Ágoston Benárd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ágoston Benárd
Persona informo
Naskiĝo 3-an de januaro 1880 (1880-01-03)
en Budapeŝto
Morto 22-an de junio 1968 (1968-06-22) (88-jaraĝa)
en Balatonkenese
Lingvoj Esperantohungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo esperantistopolitikistokuracisto
vdr

D-ro ÁgostÁgoston BENÁRD [Agoŝt(on)], laŭ hungarlingve kutima nomordo Benárd Ágost estis hungara esperantisto, ministro, kuracisto, kirurgo, politikisto, parlamentano.

Ágoston Benárd [1] naskiĝis la 3-an de januaro 1880 en Budapeŝto. Li mortis la 22-an de junio 1968.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ágoston Benárd lernis en Universitato de Budapeŝto, kie li ricevis kuracistan diplomon en 1905. Post jaroj li kirurgiĝis. En 1873 li atingis la rangon ĉefkuracisto. Li kuracadis ankaŭ la malriĉulojn senpage. Dum la 1-a mondmilito li estis armea kuracisto. Dum la Kalistefa revolucio li aliĝis al kontraŭuloj de ĉefministro Mihály Károlyi. Komence de Hungara Sovetrespubliko li estis kondamnita je morto, sed li sukcese rifuĝis al Vieno. En Kabineto Huszár li estis subministro, poste ministro pri sano kaj laboro. Li estis elektita parlamenta deputito en 1920. En la sama jaro kiel kristansocialista ministro, en la nomo de Hungario subskribis staranta la Pactraktaton de Trianon. Post jaroj li redaktis gazeton kaj li jam politikadis ekster la parlamento. Li denove estis parlamentano inter 19351939, poste li plene forlasis la politikon.

Li estis prezidanto de la Hungara Esperanta Ekzamena Komitato.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Benárd el la Enciklopedio de Esperanto.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.