Émile Baudot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Émile Baudot
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1845 (1845-09-11)
en Magneux
Morto 28-an de marto 1903 (1903-03-28) (57-jaraĝa)
en Sceaux
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo inventisto • elektrika inĝeniero • inĝeniero
vdr

Jean Maurice Émile BAUDOT (naskiĝis la 11-an de septembro 1845 en Magneux (Haute-Marne), mortis la 28-an de marto 1903 en Sceaux (Hauts-de-Seine)), estis franca inĝeniero pri telegrafio. Li inventis la Baudot-kodon uzatan de teletajpiloj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Deveninte de modesta familio, li grandiĝis en familia farmo. En julio 1870, li eniris administracion de telegrafoj. Inspirita de la scienca aspekto de sia laboro, li decidis daŭrigi superajn studojn. Kiel aŭtodidakto, li pasigis tempon lernante meĥanikon kaj elektron. Volante pligrandigi la fluon de telegrafaj komunikoj, limigitan de la kapabloj de homaj operatoroj, li imagis elektro-meĥanikan sistemon por sendi kaj ricevi telegrafajn signalojn ebligante plimultigi la kvanton de informoj trairantaj sur lineo.

En la Universala Ekspozicio de 1878 li gajnis oran medalon kaj ricevis la gratulojn de inĝenieroj el la tuta mondo.

Dekoracioj[redakti | redakti fonton]

Postlasaĵo[redakti | redakti fonton]

  • La vorto «Baŭdo» (mezuro de nombro da simboloj transsendataj en sekundo de modulita signalo) devenas de lia nomo.
  • En 1949, la Franca Poŝto eldonis serion da poŝtmarkoj el kiuj unu estis dediĉita al Émile Baudot.

Internaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]