Íñigo López de Mendoza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Íñigo López de Mendoza
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1398 (1398-08-19)
en Carrión de los Condes
Morto 25-an de marto 1458 (1458-03-25) (59-jaraĝa)
en Gvadalaharo
Lingvoj mezepoka hispana lingvo • hispana vd
Ŝtataneco Reĝlando de Kastilio vd
Familio
Patro Diego Hurtado de Mendoza vd
Patrino Leonor Lasso de la Vega vd
Gefratoj Aldonza de Mendoza vd
Edz(in)o Catarina Suárez de Figueroa vd
Infanoj Íñigo López de Mendoza, 1st count of Tendilla • Diego Hurtado de MendozaPedro González de Mendoza • Mencía de Mendoza y Figueroa • Leonor de la Vega y Mendoza • Doña Maria de Mendoza • Pedro Laso de la Vega, 1.Marques de Santillan vd
Profesio
Alia nomo Marqués de Santillana vd
Okupo poeto • politikistoverkistomilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Naskiĝdomo de la Markizo de Santillana en Carrión de los Condes (Palencio, Kastilio-Leono, Hispanio).

La Markizo de Santillana, nomo per kiu oni konas la figuron de Íñigo LÓPEZ de Mendoza, el la grava familio Mendoza, unua markizo de Santillana, unua grafo de Real de Manzanares kaj senjoro de Hita kaj Buitrago (Carrión de los Condes, Palencio, 19-a de aŭgusto de 1398 - Guadalajara, 25-a de marto de 1458), estis kastilia nobelo, politikisto, militisto kaj poeto de la Hispana Antaŭrenesanco.

Blazono de la dinastio de Mendoza en la naskiĝdomo de la Markizo de Santillana en Carrión de los Condes (Palencio, Kastilio-Leono, Hispanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis ege grava nobelulo kaj partoprenis en enlandaj militoj kaj konspiroj por la povo inter diversaj partioj de aristokrataro kaj en la Regno de Kastilio kaj en la Regno de Aragono. En lia familio estis ankaŭ grava figuroj de la etoso de beletroj. Li havis dek gefilojn, el kiuj la sesa iĝos kardinalo.

Verko[redakti | redakti fonton]

Koploj de El infierno de los enamorados (la infero de la enamiĝintoj) ĉe manuskripto de la 15a jarcento.

Li estis unu de la unuaj historiistoj de la hispana literaturo kaj interesiĝis pri la fako de poetiko, kiel pruvas lia enkonduko al lia verko Proemio e carta al condestable don Pedro de Portugal. Ĉiu lia verkaro apartenas al la alegoria-danteska skolo; li estis sendube la plej entuziasma sekvanto de Dante Alighieri en Hispanio tiuepoke, kaj ankaŭ asimilis multon el la humanismo de Petrarca kaj de Giovanni Boccaccio.

Estas fama ĉefe pro siaj serranilla, poemetoj de mallongaj versoj kiuj temas pri renkonto inter nobelo kaj kamparanino (ĉefe paŝtistino), imite de la franca pastorelo, sed inspiritaj en popola tradicio propra el Kastilio. Li estis la unua aŭtoro kiu verkis sonetojn en kastilia, nome strofo de itala deveno ankoraŭ nebone konata en Kastilio: la 42 sonetos fechos al itálico modo (42 sonetoj faritaj laŭ itala maniero). Lia majstroverko ene de la stilo alegoria-danteska estas la Comedieta de Ponza, kie priskribas la marbatalon samnoma per la strofo copla real (reĝaj koploj). Li verkis krome alegoriajn kaj doktrinajn poemojn (dezires) kaj poemojn de kantara liriko, kaj kompilis unu el la unuaj paremiologiaj kolektoj en kastilia, nome la Refranes que dicen las viejas tras el fuego (proverboj diritaj de maljunulinoj ĉefajre).

Laŭ la studo kiun faris Lapesa en 1957, oni povas distingi:

  • Poezio
    • Malgranda liriko, el kio elstaras Serranillas kaj Canciones y decires líricos.
    • Sonetoj
    • Rakontaj decires (diraĵoj), el kio elstaras Triunphete de Amor (amtriumfo), El infierno de los enamorados kaj la Comedieta de Ponça.
    • Poezio morala, politika kaj religia, el kio la plej konata verko estas eble Bías contra Fortuna.
  • Prozo
    • Moralaj kaj y politikaj verkoj, kiaj Lamentaçión de Spaña.
    • Literaturaj verkoj: nome Proemio aŭ Proemio e carta al condestable don Pedro de Portugal
    • Ekzegezaj verkoj: Glosoj al la Proverbios.
    • Kompilaĵoj: Refranes que dicen las viejas tras el fuego.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Santillana, M. de (1988). Obras completas. Autores Hispanos. edición, introducción y notas de Gómez Moreno, Á., y Kerkhof, M. P.A.M.. Planeta. ISBN 84-320-3977-2.
  • Lapesa, Rafael (1957). La obra literaria del Marqués de Santillana. Madrid: Ínsula.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]