Ĉamoroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
katolikismo
Ĉamoroj
etno
Aŭstroneziaj popoloj
Suma populacio
147 798
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
ĉamora lingvo
Religio
vdr
Ĉamoraj dancistinoj

La Ĉamoroj, Chamorro-homoj, aŭ Chamoru-homoj, estas la indiĝenaj homoj de la Marianoj, kio inkludas la usonan teritorion de Gvamo kaj Commonwealth of the Northern Mariana Islands nome la Ŝtatkomunumo de la Nord-Marianoj en Mikronezio. Hodiaŭ, ekzistas signifaj Ĉamoraj populacioj ankaŭ en pluraj usonaj ŝtatoj inkluzive de Havajo, Kalifornio, Vaŝingtonio, Teksaso kaj Nevado. Laŭ la Censo de 2000, ĉirkaŭ 65,000 homoj de Ĉamora deveno vivas sur Gvamo kaj aliaj 19,000 vivas en la Nordaj Marianoj.[1] Aliaj 93,000 vivas ekster la Marianoj en Havajo kaj la okcidenta/pacifika marbordo de Usono. La Ĉamoroj estas ĉefe de aŭstronezia deveno.

La plej multaj Ĉamoroj estas katolikaj[2] kaj malmultaj en la Marianoj daŭre konservas kelkajn kutimojn kaj kredojn de la tempo antaŭ la unuaj eŭropaj konkeroj; kelkaj loĝantoj de la Marianoj daŭre demandos permeson de praulaj spiritoj antaŭ eniri partojn de ĝangaloj. Tradiciaj resanigantoj nome suruhanas daŭre estas tre respektataj pro ilia kono pri herbaj traktadoj kaj spiritoj. Antaŭ hispana koloniigo, la Ĉamora vivo centris sur onia klano. La Ĉamora kulturo estas forte influita de hispanaj, filipinaj, japanaj, kaj usonaj kutimaroj; krome, ankaŭ la ĉamora kuirarto estas influita de la diversaj grupoj menciitaj antaŭe. Hodiaŭ, grandaj grandfamilioj restas centritaj al vivo en la Marianoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.census.gov/population/www/proas/pr_ia_hist.html
  2. Northern Mariana Islands Travel - Guides & Reviews - Travel Library. Travel-library.com. Arkivita el la originalo je 2011-02-24. Alirita 2011-02-20. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-02-24. Alirita 2011-12-23.