Ĉampano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Glaso de ĉampano

Ĉampano estas ŝaŭmvino farita el vinberoj kreskantaj en la okcidenta parto de la franca regiono Ĉampanjo, apud la urboj Reims kaj Epernay. La kultivo de la vinberoj estas strikte reguligita, same kiel la proceso de la fermentado.

Laŭ tradicio, la ĉampanan metodon inventis benediktano Dom Perignon, en 1693.

Pro la alta prezo oni trinkas ĉampanon ĉefe por tosti dum eksterordinara festo. Estas tradicio, ke venkintoj en kelkaj sportoj (Tour de Franceaŭtosporto), ricevinte premion, skuas botelon kaj disŝprucigas ĉampanon super ĉeestantaron.

Aliaj regionoj produktas ĉampanecajn vinojn, sed la franca registaro zorgas la Nomon de Originon. Boteloj da kataluna ŝaŭmvino cava [KAva] tekstas méthode champenoise ("ĉampana metodo") por rilatiĝi al pli prestiĝa ĉampano.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverbo pri ĉampano en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof:[1]:

  • Citaĵo
     Riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-13.