Ĉarpentisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉarpentistoj en barata vilaĝo.

Ĉarpentisto estas sperta metiisto kiu praktikas ĉarpentadon: Ĉarpentado estas la ago krude prilabori lignopecojn en dikajn trabojn, kaj kunmeti tiujn trabojn por starigi la fortigigan internan parton de konstruaĵo (aŭ en modernaj brikaj aŭ betonaj domoj, almenaŭ la fortikigan parton de tegmento). Kontraste al tio pli fajnaj prilaboroj de ligno, ekzemple farado de lignaj manĝilaroj, de pordoj aŭ de lignaj mebloj, estas la tasko de lignaĵistoj kaj meblistoj (en aliaj lingvoj, ekzemple la anglalingva vorto carpenter, ĉiuj tri lignoprilaboraj profesioj havas komunan nomon).

Ĉar la plejmulto el la scioj, kiuj necesas por iĝi ĉarpentisto, lernatas per ekzerco kaj akiro de praktika sperto, la profesio estas relative facile majstrebla. La leĝaj priskriboj, kiuj spertoj kaj scioj necesas por iĝi aprobita ĉarpentisto, tial tre varias de lando al lando.

ligna statuo en Kėdainiai (Litovio) bildigas la ĉarpentiston Jozefo kaj sian filon kaj metilernanton Jesuo

La eble plej konata ĉarpentisto kaj lignaĵisto de la monda literaturo estas (el la Nova Testamento de la Biblio) la kristana sanktulo Jozefo, kiu instruis la metion de ĉarpentado al sia filo Jesuo Kristo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto "ĉarpentisto" venas de la franca vorto charpentier, kiu mem devenas de la latina carpentrius [artifex], "faristo de ĉaro". En la mezepoka franca lingvo la vorto ankoraŭ estis carpentier sen "h" (prononco de la unua silabo [kar-], dum en la moderna franca versio [ŝar-]). Tiun mezepokan francan vorton transprenis la angla lingvo per la vorto carpenter (kies unua litero do ankaŭ prononciĝas "k"). La germana vorto por carpenter estas "Zimmermann", kio ankaŭ estas tre vaste uzata familia nomo en germanlingvaj landoj kaj Usono.

Bronza statuo de ĉarpentisto en la muzeo Poble espanyol en Barcelono (Katalunio)

Sociologio[redakti | redakti fonton]

Kaj en evoluaj kaj en alte industriigitaj landoj la profesio estas dominita de viroj. En Usono 98.5% de la ĉarpentistoj estas viraj, kaj la profesio dum la jaro 1999 havis la kvaran rangon inter la profesioj plej vire dominitaj.

Diversaj metioj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]