Zürich HB (stacidomo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉefstacidomo Zuriko)
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Zürich HB SZU (stacidomo).
Zürich HB
Originala nomo Zürich Hauptbahnhof
Stacidomo Zürich HB
Stacidomo Zürich HB
ĉefstacio • trairebla stacio • stacidomo de subtera fervojo • kapostacio • stacio sur tera surfaco • fervoja stacidomo
Situo
Lando Svislando Svislando
Loko Zuriko
Geografia situo CH1903: 683190 / 248066 (mapo)47.3781788.540213Koordinatoj: 47° 22′ 41″ N, 8° 32′ 25″ O; CH1903: 683190 / 248066 (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Zuriĥo

Zürich HB (Zuriĥo)
Zürich HB (Zuriĥo)
DEC
Zürich HB
Zürich HB
Zürich HB

Geografia lokigo sur la mapo : Zuriko

Zürich HB (Zuriko)
Zürich HB (Zuriko)
DEC
Zürich HB
Zürich HB
Zürich HB

Geografia lokigo sur la mapo : Svislando

Zürich HB (Svislando)
Zürich HB (Svislando)
DEC
Zürich HB
Zürich HB
Zürich HB
Map
Zürich HB
Ecoj
Supermara alteco 407.7 m s. m.
Trakoj 28
Kajoj 14
Historio
Malfermo 1847
Administrado kaj utiligado
Proprietulo SBB
Trafikanto SBB, SZU
Kodo ZUE
Kodo UIC 8503000
Linioj
En TTT Zürich HB ĉe Zazuko
vdr

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

La Ĉefstacidomo Zuriko (oficiale: Zürich HB) estas la plej granda fervoja stacidomo de Svislando kaj post Frankfurto ĉe Majno la dua plej granda de Eŭropo. Ĝi estas unu el la ĉefaj trafiknodoj de la Svisaj Federaciaj Fervojoj. La ĉefstacidomon de Zuriko ĉiu-tage utiligas 340'000 pasaĝeroj. La stacidomo havas 16 relojn por la nacia kaj internacia malproksimtrafiko kaj 10 relojn (6 en du subteraj stacidomoj) por la regiona trafiko de la Zurika Trafik-Unio. Nuntempe estas konstruata nova subtera stacidomo je la orienta flanko sub Löwenstrasse por povi akcepti ankaŭ estonte la kreskantan regionan trafikon.

Mapo[redakti | redakti fonton]

Mapo de la fervojaj linioj en centra Zuriko

Granda vendejcentro[redakti | redakti fonton]

En la ĉefstacidomo troviĝas subtere grandega vendejcentro kun cento da diversaj vendejoj, supermerkatoj kaj butikoj, kiuj estas malfermitaj ĉiu-tage inkluzive sabate kaj dimanĉe de fruamatene ĝis la 21-a horo vespere. La Ĉefstacidomo Zuriko do estas krom la kora trafikcentro de la Zurika Trafik-Unio ankaŭ unu el la plej grandaj aĉetejo de Zuriko.

Konstruo de la stacidomhalo 1870

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua konstruaĵo de la Ĉefstacidomo Zuriko estis konstruita de Gustav Albert Wegmann. Ĝi estis inaŭgurita la 9-an de aŭgusto 1847 kiel finhaltejo de la Hispan-Panet-Fervojo (germane Spanisch-Brötli-Bahn), la unua sivsa fervojo, kiu konektis Zuriko kaj Baden en la Kantono Argovio. Tiam la stacidomo situas je la nordokcidenta fino de la urbo. Hodiaŭ ĝi estas la cetro de la urbo. Urbo, fervojreto kaj trafiko kreskis konstante kaj kun tio ankaŭ la stacidomo.

En 1871 la unua stacidoma konstruaĵo estis anstataŭigita per la halo de la arkitekto Jakob Friedrich Wanner, kiu staras ankoraŭ hodiau. En 1902 oni remetis la relojn pli norden kaj grandigis la stacidomon, en 1933 estis aldonita nova halo kun 15 reloj sur ponto super la rivero Sihl. 1970 estis malfermita la subtera vendejpasejo sub la stacidoma placo kaj en la 80-aj jaroj oni konstruis la subteran stacidomon sub Museumstrato kun tunelo al Zürich Stadelhofen. Iom poste oni longigis la Sihlval- kaj Uetliberg-Fervojon de Selnaŭ ĝis la ĉefstacidomo per subtera linio. En 2006 oni aldonis provizoran stacidomon apud la Sihl-poŝtoficejo.

Nova subtera traveturebla stacidomo[redakti | redakti fonton]

La 1-an de juli 2014 estis post sepjara konstrudaŭro malfermita la nova traveturebla subtera stacidomo, kiu altigas la kapaciton de la plej granda svisa stacio je plia 30% al tage preskaŭ unu miliono da pasaĝeroj, per kio la ĉefstacidomo de Zuriko fariĝas la plej trafikoriĉa kaj kapacita stacidomo de la tuta mondo.

Interkonektoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]