Ĉefuzanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En informadiko kaj partikulare en pluruzula komputa sistemo ĉefuzanto estas konto ebliganta plenumi operaciojn kiujn ordinara uzanto ne rajtas fari (ekz-e legi el kaj skribi en ajna dosiero, sendepende je la atingorajtoj; re-startigi la sistemon; krei aŭ malkrei laborojn kaj kontojn).

En Unikso la ĉefuzanto kutime havas la nomon root (laŭvorte, «radiko») kaj la uzantonumeron 0.