Ĉeĉena-Inguŝa ASSR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉeĉena-Inguŝa ASSR
5-a de decembro 1936 – 1991

aŭtonoma respubliko de Sovetio
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
1 275 513
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Historio de Ĉeĉenio

Ĉi tiu artikolo apartenas al serio

Ĉi tiu artikolo apartenas al serio
Frua historio
Ĉeĉenoj, Vajnaĥoj
Tajpo, Tukĥumo
Ĉeĉenio kaj Rusio
Kaŭkaza milito
Norda Kaŭkaza Imamato
Tereka distrikto
Terekaj kazakoj
Rusia Enlanda milito
Montara Respubliko (1917—1919)
Tereka Soveta Respubliko (1918—1919)
Norda Kaŭkaza Soveta Respubliko (1918)
Norda Kaŭkaza Emirato (1919-1920)
Montara ASSR (1921—1924)
Ĉeĉena Nacia Distrikto (1920—1922)
Ĉeĉenio en Sovetunio
Ĉeĉena Aŭtonoma Regiono (1922—1934)
Ĉeĉena-Inguŝa ASSR (1934—1944)
Ĉeĉena-Inguŝa ASSR dum la Granda Patriotisma Milito (1941-1945)
Deporto de la ĉeĉenoj kaj inguŝoj (1944-1957)
Grozna distrikto (1944-1957)
Restarigo de la Ĉeĉena-Inguŝa ASSR (1957)
Ĉeĉena-Inguŝa ASSR (1957—1991)
Ĉeĉenio post la dissolvo de Sovetunio
Iĉkerio (1991-2000)
Unua Ĉeĉenia milito (1994-1996)
Ĥasavjurtaj Interkonsentoj (1996)
Intermilita krizo en Iĉkerio (1996-1999)
Dua Ĉeĉenia milito (1999-2009)
Ĉeĉenio (ekde 2000)
Ĉeĉenaj rifuĝintoj
vdr

La Ĉeĉena-Inguŝa Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko, mallonge Ĉeĉena-Inguŝa ASSR (ĉeĉene Нохч-ГІалгІайн Автономнин Совецки Социалистически Республика, inguŝe Нохч-ГІалгІайн Автономнин Советски Социалистически Республика, ruse Чечено-Ингушская Автономная Советская Социалистическая Республика) estis parto de la Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko apartenanta al Sovetunio. Ĝia ĉefurbo estis Grozno.

Post la Oktobra Revolucio de 1917, en januaro 1921 Ĉeĉenio kaj Inguŝio estis aligitaj al la Montara ASSR. Tamen tiu aŭtonoma respubliko ekpartiĝis baldaŭ post ĝia fondiĝo, kaj la ĉeĉena parto jam en novembro 1922 iĝis memstara Ĉeĉena Aŭtonoma Distrikto. En julio 1924, la resto de la Monta ASSR estis dispartigita al Nord-Osetia kaj Inguŝa Aŭtonomaj Distriktoj. En januaro 1934, la Ĉeĉena kaj Inguŝa Aŭtonomaj Distriktoj estis unuigitaj en Ĉeĉena-Inĝuŝa Aŭtonoma Distrikto, kaj en decembro 1936 ĝi estis levita al statuso de Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko fondiĝis en 1923.

Dum la Dua Mondmilito, en 1942-1943 la respubliko estis parte okupita fare de Wehrmacht dum 40 000 ĉeĉenoj batalis en la Ruĝa Armeo. La 7-an de marto 1944, laŭ ordono de Josif Stalin la respubliko estis malfondita kaj la loĝantaro perforte deportita kadre de reprezalioj kontraŭ ĉeĉenoj kaj inguŝoj, akuzataj pri apogo de Wehrmacht atakanta la sovetan Kaŭkazion. La teritorio de la aŭtonoma respubliko estis dividita inter la Stavropola regiono de la Rusia SFSR, la Dagestana ASSR, la Nord-Oseta ASSR kaj la Kartvela SSR. En januaro 1957, la respubliko estis repermesita laŭ ordono de Nikita Ĥruŝĉov.

La respubliko deklaris sian suverenecon ene de Sovetunio en 1990, kaj en majo 1991 sendependa Ĉeĉena-Inguŝa Respubliko estis deklarita, sed sekve ĝi estis dividita al la respublikoj Ĉeĉenio kaj Inguŝio. Nuntempe, ambaŭ estas federaciaj subjektoj de la Rusia Federacio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]