Ĉeĥoslovaka krono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉeĥoslovaka krono
eksvaluto • krono
Ŝtato: Ĉeĥoslovakio
Subdivido:
Kodo laŭ ISO 4217: CSK
Mallongigo:
vdr
Ĉeĥoslovaka centkrona monbileto el la jaro 1931, kies aŭtoro estis Max Švabinský
Ĉeĥoslovaka centkrona monbileto (1961)

La ĉeĥoslovaka krono (en periodo de la unua respubliko mallongigo , en periodo de la dua respubliko K, ekde la jaro 1945 Kčs, internacie en ISO 4217 CSK) estis la monunuo de leĝa kurso de Ĉeĥoslovakio de la 10-a de aprilo de 1919 al la 14-a de marto de 1939, kaj denove de la 1-a de novembro de 1945 al la 7-a de februaro de 1993. Dum mallonga periodo en 1939 kaj en 1993, ankaŭ estis la monunuo de leĝa kurso de la apartaj Ĉeĥio kaj Slovakio.

La 8-a de februaro de 1993 estis anstataŭita de la ĉeĥa krono (kaj de la slovaka krono en Slovakio) samtempe. Ĝia kodo ISO 4217 estis CSK, kaj ĝia mallongigo Kčs. Estis dividita en 100 heleroj aŭ halierov (en ĉeĥa kaj slovaka haléřů, sing. haléř). Ĝia mallongigo estis h.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]