Ĉiĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viola ĉiĉo servita kun pipeño.

En Suda kaj Centra Ameriko, ĉiĉo kaj en hispana chicha [ĈIĉa] estas fermentita aŭ nefermentita trinkaĵo kutime derivita el maizo.[1] Ĉiĉo povas esti tiele maiz-biero konata ankaŭ kiel chicha de jora kaj ne-alkohola trinkaĵo kiel chicha morada (viola ĉiĉo). Arkeobotanikistoj troviĝis pruvaron por ĉiĉo farita el maizo, el la frukto de la pipro Schinus molle kaj el faboj de Prosopis.[2] Ĉiĉo povas esti farita ankaŭ el kvinoo, el kenopodio Chenopodium pallidicaule, el ternuksoj, el radiko de manioko (nomita ankaŭ jukaokasavo), el palmofrukto, terpomo, la Oxalis tuberosa, Geoffroea decorticans aŭ variaj aliaj fruktoj.[2]

Kvankam chicha estas plej ofte asocia kun maizo, la vorto estas uzata en Andoj por preskaŭ ajna homfarita fermentita trinkaĵo, kaj multaj nefermentitaj trinkaĵoj.[3] Multaj diversaj maizaj variantoj, grenoj aŭ fruktoj estis kaj povas esti uzataj por produkti ĉiĉon en diversaj regionoj.[2]

La populara hispanlingva esprimo Ni chicha ni limoná (nek chicha nek lemonado) estas iome ekvivalenta al la anglalingva "neither fish nor fowl" (nek fiŝo nek birdo). (Tiele, ĝi estas uzata kiam io ne estas lokita en ajna kategorio, tio estas ke temas pri banalaĵo.)

Glaso de chicha de jora, nome tipo de maiz-biero.
Chicha morada de Peruo; nefermentita ĉiĉo farita el purpura maizo kaj boligita kun ananaso kaj spicoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Malpass, Michael Andrew. (1996) Daily Life in the Inca Empire. Greenwood Publishing Group, p. 82. ISBN 9780313293900.
  2. 2,0 2,1 2,2 (2015) Archaeology of Food: An Encyclopedia. Rowman & Littlefield. ISBN 0759123640.
  3. Peru’s Delight, Chicha Morada. Arkivita el la originalo je 2012-10-19. Alirita 2017-01-31. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-19. Alirita 2017-01-31.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]