Ĉornomorec Odeso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉornomorec Odeso
futbala klubo
Kluba nomo 
Fondita  la  27-an de marto 1936(nun 1936-03-27)
Stadiono  centra stadiono Ĉornomorec
Kapacito  34 164
Prezidanto  Leonid Klimov
Trejnisto  Roman Hrihorĉuk (Роман Григорчук) - stato fine de 2023
Ligo  Ukraina Unua Ligo
2020-21  10
Hejme
Ekstere
vdr

Ĉornomorec Odesoukraine Чорномо́рець Оде́са (Ĉornomorec Odesa), ruse ФК Черноморец Одесса (FK Ĉernomorec Odessa), UEFA-transskribo anglalingva FC Chornomorets Odesa, per plena nomo Футбо́льний Клуб «Чорномо́рець» Оде́са - estas profesia futbalklubo de Ukrainio. Kiel la nomo indikas, ĝi situas en la marhavena urbo Odeso borde de la Nigra Maro (la nomo Ĉornomorec signifas "nigramara"). La unua vira futbalteamo de la klubo estas inter la gvidaj de la lando kaj ankaŭ jam en la epoko de Sovetunio havis gvidan rolon en la futbala Supera Ligo (ruse Высшая лига) de Sovetunio. Klubaj koloroj estas bluo, nigro kaj blanko. La klubo agadas kadre de la Ukrainia Asocio de Futbalo (UAF), ukraine Українська асоціація футболу, Ukrainska Asociacija Futbolu (UAF). Aktuale, la trejnisto de la unua vira teamo estas Roman Hrihorĉuk (Роман Григорчук).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]