Čaklov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Čaklov
hungare: Csáklyó
municipo
Čaklov
Oficiala nomo: Čaklov
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Vranov nad Topľou
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Zemplín
Rivero Topľa
Situo Čaklov
 - alteco 134 m s. m.
 - koordinatoj 48° 54′ 22″ N 21° 37′ 42″ O / 48.90611 °N, 21.62833 °O / 48.90611; 21.62833 (mapo)
Areo 12,759 km² (1 275,9 ha)
Loĝantaro 2 480 (31.12.2011)
Denseco 194,37 loĝ./km²
Unua skribmencio 1282
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 094 35
Telefona antaŭkodo +421-57
Aŭtokodoj VT
NUTS 544116
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Čaklov
Retpaĝo: caklov.edupage.sk
Portalo pri Slovakio

Čaklov, hungare Csáklyó [ĉAkjO] estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Čaklov situas en valo de rojo, laŭ ĉefvojo Hanušovce nad Topľou-Vranov nad Topľou (la fervojo funkcias en la sama direkto laŭ la alia riveretobordo). La lasta urbo troviĝas je 5 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1282, poste skribe en 1309 en formo "Chaklau". En 1493 oni komputis tie 10 loĝatajn kaj 12 neloĝatajn domojn. Inter 1660-1663 pro pesto multaj mortis. En 1715 la vilaĝo havis 16 domojn. En 1796 laŭ la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon unuaklasa. En la 18-a jarcento ciganoj kaj judoj alvenis. En 1831 pro ĥolero multaj mortis, aliaj pro miskompreno partoprenis en la ribelo. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Csáklyó 768 homoj, (slovakoj en majoritato, ciganoj kaj hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Varannó, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Čaklov 2166 homoj, (1462 slovakoj, 678 ciganoj).

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Csáklyó naskiĝis hungara operkantisto Mária Rabatinszky.