Ĝahangir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝahangir
Persona informo
نورالدین جهانگیر
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1569 (1569-08-30)
en Fatehpur Sikri
Morto 28-an de oktobro 1627 (1627-10-28) (58-jaraĝa)
en Rajauri
Tombo Tomb of Jahangir vd
Religio islamo vd
Lingvoj persaHindustana vd
Familio
Dinastio Timurida dinastio vd
Patro Ĝalaluddin Muhammad Akbar vd
Patrino Mariam-uz-Zamani vd
Gefratoj Prince Daniyal • Murad Mirza of Hindustan vd
Edz(in)o Nur Jahan • Sahib Jamal • Jagat Gosain • Manbhawati Bai • Malika Jahan • Saliha Banu Begum • Khas Mahal • Nur-un-Nissa Begum vd
Infanoj Ŝaho Ĝahano • Khusrau Mirza • Parviz • Shahryar • Bahar Banu Begum vd
Profesio
Okupo pentristo • monarko vd
Aktiva en Mogola Imperio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nur-ud-din Mohammad Salim, konata laŭ sia imperia nomo Ĝahangir en persa "konkeranto de la mondo"[1] (31a de Aŭgusto, 1569 – 7a de Novembro, 1627), estis la kvara Mogola Imperiestro kiu regis el 1605 ĝis sia morto en 1627.

Oni skribis multon pri lia nomo kaj figuro, kaj la historio de lia kontraŭleĝa rilato kun la mogola korteganino, Anarkali, estis ege multe kaj amplekse adaptita en literaturon, arton kaj kinon de Barato. La Mogolkulturo (arto, literaturo kaj arkitekturo) prosperis dum lia regado.

Ĝahangir estis la plej aĝa survivinta filo de la Mogola Imperiestro Akbar kaj estis deklarita sukcedanto de sia patro je tre frua aĝo. Senpacience por povo, tamen, li ribelis en 1599 kiam Akbar estis engaĝita en Dekkano. Ĝahangir estis venkita, sed finfine li sukcedis sian patron kiel imperiestro en 1605 pro la forta elteno kaj klopodoj de la virinoj de la haremo de Akbar kiaj Rukaija Sultan Begum, Salima Sultan Begum kaj sia avino Hamida Banu Begum aŭ Marjam Makani. La virinoj faris konsiderindan influon super Akbar kaj favoris Ĝahangir kiel lia sukcedanto. Dum la unua jaro de la regado de Ĝahangir okazis ribelo organizita de lia plej aĝa filo Ĥusrau Mirza. La ribelo estis tuj venkita; Ĥusrau estis portita antaŭ sia patro arestita. Post venki kaj ekzekuti preskaŭ 2000 membrojn de la ribelo, Ĝahangir blindigis sian perfidan filon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Noto : (Ĝahan = mondo, gir estas la radiko de la persa verbo gereftan, gireftan = kapti).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Andrea, Alfred J.. (2005) The Human Record: Sources of Global History. Vol. 2: Since 1500. Boston: Houghton Mifflin. ISBN 0-618-37041-2.
  • (1989) “Religion and State during the Reign of Mughal Emperor Jahǎngǐr (1605–27): Nonjuristical Perspectives”, Studia Islamica 69 (69), p. 95–119. doi:10.2307/1596069. 
  • (1987) “Jahāngīr's Vow of Non-Violence”, Journal of the American Oriental Society 107 (2), p. 245–256. doi:10.2307/602833. 
  • Lefèvre, Corinne (2007). “Recovering a Missing Voice from Mughal India: The Imperial Discourse of Jahāngīr (R. 1605–1627) in his Memoirs”, Journal of the Economic and Social History of the Orient 50 (4), p. 452–489. doi:10.1163/156852007783245034. 

Retaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]