Ĝanjakou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝanjakou
departemento-ranga urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 075000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 118 908  (2020) [+]
Loĝdenso 112 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 49′ N, 114° 53′ O (mapo)40.81078114.88114Koordinatoj: 40° 49′ N, 114° 53′ O (mapo) [+]
Alto 716 m [+]
Areo 36796,53 km² (3 679 653 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Ĝanjakou (Ĉinio)
Ĝanjakou (Ĉinio)
DEC
Ĝanjakou
Ĝanjakou
Situo de Ĝanjakou

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zhangjiakou [+]
vdr

Ĝanjakou (ĉine 張家口 / 张家口) estas metropolo kaj universitata urbo en Ĉinio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝanjakou etendiĝas en baseno, meze de la lando. Pekino troviĝas 100 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝanjakou estis historie la ĉefa norda pordego en la Ĉina muro al Ĉinio por Eŭropanoj vojaĝantaj laŭ la Teo-Vojo. Tiutempe la urbo havis la nomon Kalgan. En la 19-a jarcento la urbo estis grava komercejo por eksterlandanoj. Kelkaj rusaj komercistoj havis tutjarajn loĝadojn kaj stokejojn tie. Ekde 1909 fervojo trafikas. En 1937 la japanoj okupis la regionon kaj Kalgan iĝis regiona ĉefurbo. En la fruaj 1960-aj jaroj la urbo estis grava armea strategia loko, kiel ĉefurba defendobazo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Ĝanjakou havas kontinentan klimaton, kiun iomete musono influas. La vintro estas longa (de novembro ĝis marto) kaj venta, ofte sub frostopunkto. Somere oni mezuras pli, ol 30 °C-ojn. Jare pluvas po 404 mm. En ĉiuj monatoj iomete pluvas, sed en julio kaj en aŭgusto pluvas duono de la jara kvanto.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĝanjakou estas bone alirebla laŭ aŭtovojoj. Nova fervojo estas planata por liveri karbon.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Universitato de Ĝanjakou
Panoramo de Ĝanjakou
Interna urboparto en Ĝanjakou
Fora panoramo de Ĝanjakou