Ĥentkaus la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥentkaus la 1-a
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Tombo Tombo de Ĥentkaus la 1-a vd
Familio
Patro Menkaure vd
Gefratoj Khuenre vd
Edz(in)o Ŝepseskaf vd
Infanoj Neferirkare Kakai • Bunefer • Thamphthis vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĥentkaus la 1-a estis reĝino de antikva Egiptio fine de la 4-a dinastio (malnova imperio de Egiptio), kiu ĉirkaŭ la jaro 2500 antaŭ nia erao estis la edzino de la faraono Ŝepseskaf. Ŝi entombiĝis en la "kvara el la piramidoj de Gizo", kies plej granda piramido konatiĝis kiel unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo, kaj tial ricevis apartan atenton ankaŭ de neegiptoj longe post sia morto.

bildigo de Ĥentkaus la 1-a sur ŝia tombo,
kun faraona kapotuko kaj
ceremonia barbo
Ĥentkaus la 1-a
en hieroglifoj
M23
X1
L2
X1
M23
X1
L2
X1
G14


La nekutime longa mortokulto pri ŝi en Egiptio kaj la reĝaj titoloj supozigas ke eble ŝi mem dum iom da tempo estis memstara regantino de Egpitio. Ĉiukaze ŝi havis signifan influon pri la historiaj evoluoj dum la ŝanĝo de la 4-a al la 5-a dinastio de Egiptio.