Ĥorejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĥorejo (aŭ korusejo) estas parto de preĝejo destinita por ĥoro (koruso). En romkatolikaj preĝejoj la ĥorejo troviĝas kutime en la okcidenta parto de la absido (duonronda funda parto de preĝejo, formanta ekstremon de la navo kaj enhavanta la ĥorejon kaj altaron.) Sed fama ekscepto de tiu regulo estas la Baziliko de Sankta Petro en Romo. En monaĥejoj la ĥorejo estas rezervita por la monaĥoj. En la mezepoko limigis ĝin barilo aŭ respektive krucogrupo.

En ortodoksaj preĝejoj, ekzistas kutime du ĥorejoj. Sude la unua ĥoro kaj norde la dua ĥoro. La absido, fermita per la ikonostazo, estas rezervita por la sacerdotoj.

Laŭ Francisko Azorín ĥoro estas Aro de kunkantantoj.[1] Li indikas etimologion el greka ĥoros (danco, cirklaĵo) kaj de tie la latina chorus,[2] kaj li aldonas terminon ĥorejo, por Speciala loko por kunkanti; artaj k. tipaj estas tiuj de la katedraloj, kie la pastraro kunkantas dum specialaj ceremonioj.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 91.
  2. Azorín, samloke.
  3. Azorín, samloke.