Ŝa (cirila alfabeto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ш [ŝa] estas litero de la cirila alfabeto.

En la rusa lingvo, ĝi estas la 26-a litero de la alfabeto, kaj ĝi havas la nomon "Ŝa" kaj la prononcon "ŝ" (laŭ Esperanta ortografio, [IFA: ʂ]). Ankaŭ, ĝi estas la 27-a litero de la belorusa, 29-a litero de la ukraina, 25-a litero de la bulgara, la 31-a (fino) litero de la makedona kaj la 30-a (fino) litero de la serba lingvoj. "Ш" estas legata kiel [IFA: ʃ] en tiuj lingvoj.

Origino estas litero de la kopta alfabeto, Ϣ (ŝaj). Ĝia majuskla formo estas Ш.

Ĝiaj Unikodaj pozicioj estas la jenaj:

  • Minuskle:
    • Laŭ dekuma sistemo, 1096
    • Laŭ deksesuma sistemo, 0448
    • Laŭ okuma sistemo, 002110
  • Majuskle:
    • Laŭ dekuma sistemo, 1064
    • Laŭ deksesuma sistemo, 0428
    • Laŭ okuma sistemo, 002050