Ŝarĝotrajno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝarĝotrajno en Rusio, Rostova provinco

Ŝarĝotrajno (konata ankaŭ kiel vartrajno) uzas ŝarĝovagonojn por transporti varojn aŭ materialojn (ŝarĝo) – esence ajn trajno kiu ne estas uzata por transporti pasaĝerojn. Ŝarĝotrajna transporto estas la uzado de fervojoj por transporti ŝarĝon male al transporto de homaj pasaĝeroj. Ŝarĝotrajnovartrajno estas grupo de ŝarĝovagonojvarvagonoj (IFU) trenitaj de unu aŭ pliaj lokomotivoj sur fervojo, transportante ŝarĝojn la tuton aŭ parte el la vojo inter la ŝarĝejo kaj la intencita celo kiel parto de loĝistika ĉeno. Trajnoj povas transporti ŝutmaterialon, kontenerojn, ĝeneralan ŝarĝon aŭ specializitan ŝarĝon en intence dezajnitaj vagonoj. Praktikoj kaj ekonomiko de ŝarĝotrajnoj varias laŭ landoj kaj laŭ regionoj.

Se konsiderite laŭ terminoj de tun-miloj aŭ tun-kilometroj trenitaj por unuo de energio konsumita, reltransporto povas esti pli efika ol aliaj transportrimedoj. Maksimumaj ekonomioj estas tipe realigitaj per ŝarĝinstalaĵoj (ekz., karbo), speciale kiam trenite dum longaj distancoj. Tamen, ŝarĝado per fervojo ne estas tiom fleksebla kiom laŭ aŭtovojo, kiu rezultis en multo da ŝarĝo trenita pere de kamionoj, eĉ dum longaj distancoj. Movi varojn per fervojo ofte okazigas tranŝarĝadajn kostojn, partikulare kiam ĉu la sendanto ĉu la ricevonto na hvas rektan fervojan aliron. Tiuj kostoj povas superi tiun de la funkciado de la trajno mem, faktoro kiun praktikoj kiaj kontenerado celas malpliigi.