Ŝluknova terlango

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urboj kaj municipoj en Ŝluknova terlango (pli hela griza koloro)
Mapo de Ŝluknova terlango

Ŝa,uknova terlango (esperante ankaŭ Ŝluknovio, ĉeĥe Šluknovský výběžek, germane Schluckenauer Zipfel (Böhmisches Niederland), pollingve cypel szluknowski) troviĝas en norda parto de distrikto Děčín kaj kreas nordorientan parton de Regiono Ústí nad Labem. Sur ŝtatlimo, proksime de monto Buková hora, en katastro de vilaĝo Severní, kiu falas sub administrado de Lobendava, troviĝas la plej norda loko de Ĉeĥio. Ŝluknova terlango estas ankaŭ loko, kie Ĉeĥio plej multe alproksimiĝas al maro. Balta Maro estas de ĝi per aerlinio 300 km. Ĝi estas karakteriza teritorio kaj kovro de kulturoj de tri regionoj: bohemia, saksia kaj luzacia.

En Ŝluknova terlango troviĝas Ŝluknova montetaro.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]