Ŝova-epoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Historio de Japanio

La Ŝoŭa-imperiestro en formala uniformo

La Ŝova-epokoSyowa (japane 昭和時代 ŝoŭa ĝidai, laŭvorte "periodo de iluminita pacharmonio") estas la periodo en la historio de Japanio, kiu respondas al la regado de la Ŝoŭa-imperiestro, Hirohito, de la 25-a de decembro 1926 ĝis la 7-a de januaro 1989. Tiu periodo daŭris pli longe ol la regado de iu ajn antaŭa japania imperiestro. Dum la unua parto de la periodo, kiu koincidis kun la Granda Depresio de la tutmonda ekonomio, Japanio descendis en totalismon, ekstreman naciismon, kaj faŝismon, kiu kulminis en la invado al Ĉinio en 1937, kaj fine la pacifika parto de la 2-a mondmilito. Post la finiĝo de la milito, kio rezultigis la okupadon de Japanio fare de Usono kaj ties aliancanoj dum sep jaroj, venis radikaj ŝanĝiĝoj en la ekonomio kaj politika sistemo de Japanio, rezultigante pli riĉan kaj pli demokratian socion.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]