Ŝtato Sokoto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtato Sokoto
subŝtato
ŝtato de Niĝerio [+]

LandoNiĝerio

Koordinatoj13° N, 5° O (mapo)13.0833333333335.25Koordinatoj: 13° N, 5° O (mapo)
ĈefurboSokoto
- koordinatoj13° N, 5° O (mapo)13.0833333333335.25Koordinatoj: 13° N, 5° O (mapo) [+]
Areo25 973 km² (2 597 300 ha) [+]
Loĝantaro4 998 090 [+] (2016)

HorzonoUTC+01:00 [+]
ISO 3166-2NG-SO

Ŝtato Sokoto (Tero)
Ŝtato Sokoto (Tero)
situo de Sokoto en Niĝerio

Ŝtato Sokoto (Niĝerio)
Ŝtato Sokoto (Niĝerio)
DEC
Ŝtato Sokoto
Ŝtato Sokoto

Map
Ŝtato Sokoto

Vikimedia Komunejo:  Sokoto State [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Ŝtato Sokoto aŭ en la angla plenforme Sokoto State - en Esperanto eble Sokoto-Ŝtato - estas unu el la 36 ŝtatoj respektive fakte subŝtatoj de Niĝerio. Ĝi situas en la nordokcidenta parto de la lando. La nomo "Sokoto" estas sama kiel tiu de la urbo Sokoto, de samnoma rivero Sokoto kaj de la iama Kaliflando Sokoto de la 19-a jarcento, fakte angligita adapto de la vorto Sakkwato de araba deveno, rilata al suko, bazaro, merkato.

Regionaj riĉaĵoj estas agrikulturo, turismo kaj minado.

La ĉefurbo kaj registara sidejo estas Sokoto. Binji estas granda komerca kaj industria urbo. Limoj estas norde Niĝero, okcidente Kebbi Ŝtato, oriente, sudoriente kaj sude estas Zamfara Ŝtato.

La indiĝena etna grupo hegemonia en la subŝtato Sokoto estas la haŭsoj.[1] Hegemonia religio estas islamo. Fakte la religiaj estroj de la kaliflando estas ankaŭ de la tuta Niĝerio. Majoritato estas el sunaismo, sed estas ankaŭ el ŝijaismo, kaj foje okazas inter ili konfliktaj problemoj.

La subŝtato Sokoto estas en la seka Sahelo, ĉirkaŭaj de sablaj savanoj kaj izolataj montetoj.

Loko de la Kaliflando Sokoto sur la mapo
Palaco de sultano en Sokoto
Bazarejo de Sokoto

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Nigeria [map]. Collins Bartholomew Ltd. 2005. Eldonejo Spectrum books Ltd.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]