Ŝtatrenverso en Rumanio de 1944

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ŝtatrenverso en Rumanio de 1944 estis perforta transpreno de la regado fare de reĝo Mikaelo la 1-a. Ĝi okazis je la 23-a de aŭgusto. Timante malvenkon de la Akso Berlino-Romo-Tokio en la Dua Mondmilito kaj dezirante eliri el la alianco kun ĝi, la reĝo arestigis la ŝtatestron Ion Antonescu.

Post la renverso Rumanio deklaris militon al siaj antaŭaj aliancanoj Germanio kaj Hungario. Armistico kun Britio, Sovetio kaj Usono estis subskribita nur je la 12-a de septembro 1944 en Moskvo. Intertempe Rumanio estis kvazaŭ ĉirkaŭata de malamikoj.

Rumanio rericevis Nordan Transilvanion (de Hungario), sed devis cedi Besarabion al Sovetio.

Memorige pri la okazo pluraj lokoj en Rumanio alprenis la nomon 23 August.