Ŝtoneto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝtonetoj sur la strando de Broulee, New South Wales, Aŭstralio

Ŝtoneto estas peco de klasto kiuj plejofte mezuras inter 4 ĝis 64 milimetroj. Ĝi ofte estas el siliko.

Strando kiu ekzistas ĉefe el ŝtonetoj ĝenerale nomiĝas ŝtonetstrando anstataŭ sablostrando. Tiaj strandoj rezistas ondan erozion, kaj havas ekologiajn niĉojn kiuj povas estis habitato por bestoj kaj plantoj.

Migraj ŝtonetoj kun tekst-arto[redakti | redakti fonton]

Tekstero el poemo de Zamenhof: Eĉ guto malgranda
Eĉ guto malgranda

Dum la KOVIM-19-pandemio pentritaj migraj ŝtonetoj iĝis popularaj inter artemuloj kiuj ŝatas pentri pozitivajn, kuraĝigajn vortojn sur ĝojaj, kolorriĉaj ŝtonetoj, ofte ŝtonetoj kiuj kuŝis en riveroj kaj kiuj estas poluritaj de la akvo kaj tial pli facile por tekst-arto. Iuj ŝtonartemuloj metas la ŝtonetojn en publikaj lokoj tra la mondo dum promenadoj, dum homoj kiuj trovas tian ŝtonon povas alporti ĝin hejmen aŭ meti ĝin en alian publikan lokon. Dorsflanke de la ŝtonoj iuj metas informon pri FB-paĝon (ekz. "Caminostones", "Happy stones", ...) kie eblas kunhavigi fotojn de la vojaĝantaj ŝtonetoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Roka arto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Caminostones

Happy Stones

Referencoj[redakti | redakti fonton]