Žďákovský most

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Žďákovský most
ĉeĥe: Žďákovský most, esperante: Ponto Žďákov
ponto
Ponto Žďákovský vidata el aviadilo
Oficiala nomo: Žďákovský most
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Písek
Municipo Orlík nad Vltavou
Ŝoseo I/19
Tipo de ponto Arkponto
Transpontigas Valbaraĵo Orlík Vultavo
Situo Ponto Žďákovský
 - koordinatoj 49° 30′ 15″ N 14° 11′ 00″ O / 49.50417 °N, 14.18333 °O / 49.50417; 14.18333 (mapo)
Longo 542,91 m
spano de ĉefa arko 379,60 m
 - spano inter artikoj 330 m
alto super surfaco 50 m
Materialo Ŝtalo
Konstruo 1958
 - projekto Pragoprojekt, Hutní projekt Praha
 - finita 1967
 - konstruinto Hutní montáže Ostrava-Vítkovice
Plej facila aliro Orlík nad Vltavou - Kostelec nad Vltavou
Stato uzata
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Žďákovský most
Portalo pri Ĉeĥio
Elaviadila vido al la ponto Žďákovský
Žďákovský most

Žďákovský most estas ŝtala ŝosea ponto trans rivero Vultavo en distrikto Písek, en Sudbohemia regiono. Ĝi estas parto de ŝoseo I/19 kuniganta urbon Tábor kun Plzeň kaj ĝi troviĝas proksimume 15 km okcidente de Milevsko kaj 12 km oriente de Mirovice. Ĝi situas inter vilaĝoj Orlík nad Vltavou sur la maldekstra bordo kaj Kostelec nad Vltavou sur la dekstra bordo de la rivero. Tio estas la plej granda unuarka ponto sen tirilo en la mondo.

Historio kaj karakterizo de la ponto[redakti | redakti fonton]

La ponto estas nomita laŭ inundigita municipo Žďákov u Chrástu. Oni konsideris kun ponto en tiuj ĉi lokoj jam en la jaro 1941, sed pli poste estis, rilate al 20-metra leviĝo de surfaco, planoj reguligitaj. La konstruado de la ponto estis komencita samtempe kun konstruado de valbaraĵo Orlík en la jaro 1958. La konstruado kontraŭ 71 milionoj da kronoj ĉeĥoslovakaj estis, post kvarjara paŭzo en la jaroj 1960-1964, definitive finita en la jaro 1967. Tiutempe ĝi estis fare de fakuloj konsiderata kiel plej granda simpla plenmura duartika ŝtala arkponto en la mondo. Nuntempe ĝi estas verŝajne sur la oka loko en la mondo kaj sian unuecon ĝi tenas enkadre de Ĉeĥio. Ĝis hodiaŭ ĝi estas ankaŭ la plej longa arkponto kun supra ŝosea vojo (sen tirilo). En la jaro 2001 estis enkadre de simpozio Pontoj 2001 en Brno donita al Ponto Žďákovský premio Ponto de jarcento en kategorio de ŝtalaj ŝoseaj pontoj.

El tiu ĉi ponto estis forĵetataj en bareloj viktimoj de la t.n. Orlikaj murdistoj.

En la jaro 1998 oni konstatis breĉon en trabo de pontvojo kaj poste ankaŭ kelke da pluaj breĉoj. La ponto estis tiam tute fermita por trafiko de veturiloj, la vojaĝantoj devis sur unu bordo elaŭtobusiĝi kaj sur la alia flanko de la ponto enaŭtobusiĝi en la alin. Post forigo de difektoj kaj ties kaŭzoj (se akvo enfluis en kavaĵojn, ĝi ne havis vojon por elflui kaj dum frosto ĝi damaĝigis materialon) la trafiko estis denove renovigita.

Sed pro la senĉese pli granda trafiko de kamionoj la ponto senĉese pli foruziĝis, tial ĝi estis printempe de 2010 malpermesita sur la ponto trafiko de ceturiloj super 13 tunoj. Nuntempe (2011) mankas proksimume 400 milionoj da Kč por riparoj, ĝis faro de ĝenerala riparo la ponto restos por ŝarĝaŭtomobiloj fermita.

Teknikaj datenoj[redakti | redakti fonton]

La longo de la ponto faras 542,91 m. La ĉefa arko kun spano 379,60 m inter pilieroj (330 m inter artikoj) subtenas konstrukcion, sur kiu kondukas duflua aŭtovojo en alteco 50 m super surfaco de lago kaj 100 m super fundo de rivero Vultavo. La pezo de la arko estas 3 100 t, la pezo de ĉiu uzita ŝtalo poste 4 116 tunoj. Aŭtoroj de la projekto estis kompanioj Pragoprojekt kaj Hutní projekt Praha. La konstruaĵon faris entrepreno Hutní montáže Ostrava-Vítkovice.[1]

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Naše mosty historické a současné, Dušan Josef, Nakladatelství NADAS, Praha 1984