Dunoma nomsistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Specifa nomo (zoologio))
Grava verko de Karolo Lineo, en kiu li uzis la duvortajn nomojn.

En vivoscienco, dunoma nomsistemo estas la formala metodo de nomado de la specioj. Specia nomo estas dunomo: ĝin formas kunmeto de du vortoj: la genra kaj la specia nompartoj. Precizigita de Karolo Lineo dum la 18a jarcento, ĝi nomiĝas ankaŭ linea sistemo. Ekzemple, Canis lupusAnthus hodgsoni estas dunomoj.

Historio de la sistemo[redakti | redakti fonton]

Tournefort (1656-1708), en sia verko Institutiones rei herbariae (1700) popularigis la uzadon de la genra kaj specia nomoj. Karl Niklaus Lang (1670-1741), en 1722, uzis unue tiun metodon en bestoscienco. Karolo Lineo (1707-1778), sveda botanikisto kaj kuracisto, iniciatis la dunoman nomsistemon. Li precizis la regulojn, kiuj instigis tian uzadon fare de la sciencistoj.

Principoj[redakti | redakti fonton]

Ĝeneralaj reguloj[redakti | redakti fonton]

Kvankam fajnaj detaloj povas esti malsamaj laŭ la vivaĵoj, la jenaj reguloj estas ĝeneralaj:

  • Laŭ la signifoj de la vortoj "duuma" kaj "dunoma" la sciencaj nomoj de ĉiuj specioj aperas kiel kombinaĵoj el du vortoj;
  • La nomoj estas rigardataj kiel latinaj, kvankam la nomoj ne necese venas el la latina. Ofte, ili devenas el nomoj de homoj, lokoj, grekaj vortoj, aŭ iu ajn alia fonto;
  • La genra nomo ĉiam estas skribita per komenca grandlitero;
  • La specia nomo ĉiam estas skribita per malgrandlitero;
  • La dunomoj estas kutime kursivaj. Fakte, ili devas esti skribitaj per speciala tiparo, kiu distingigas ilin disde la normala teksto: se la teksto estas jam kursiva, la dunomo estu rekta. Ekzemple "Kelkaj pliaj Homo sapiens estis malkovritaj".
  • Fine, oni aldonas la nomon de la sciencisto kiu priskribis la specion, kaj la jaron. Ekzemple, Falco peregrinus Tunstall, 1771 signifas, ke la sciencisto Tunstall priskribis la specion Falco peregrinus en 1771.
  • Rondaj krampoj signifas ke la specio ŝanĝis de nomo ekde la unua nomiĝo.
  • Kiam specio estas priskribata, tipaĵo devas esti deponata en sekplantaro. Tiu tipaĵo estas la nomportaĵo.

Antaŭeco[redakti | redakti fonton]

Grava regulo por la sciencaj nomoj estas la regulo de antaŭeco. Ĝi signifas ke se pluraj nomoj estis donita por la sama specio, la valida estas ĝenerale tiu, iu estis eldonita unue. Kompreneble, bezonas dataj limoj:

Kodeksoj[redakti | redakti fonton]

La reguloj pri speciaj (kaj aligradaj nomoj) estas skribitaj en kodeksoj:

  • Internacia kodekso pri bestaj nomoj[1] (International Code of Zoological Nomenclature), kies la lasta estas la kvara eldono (2000).
  • Internacia kodekso pri plantaj nomoj[2] (International Code of Botanical Nomenclature), kies la lasta estas la Kodekso de Vieno (2006)
  • Internacia kodekso pri bakteriaj nomoj[3] (International Code of Nomenclature of Bacteria), 1990.

Aliaj gradoj[redakti | redakti fonton]

  • Inter la genro kaj la specio, la nomoj estas subgenraj kaj duvortaj: genra nomo, kaj poste grada nomo, kun grandlitero: ekzemple, «Boletus sekc. Edules». Edules estas subgenra nomo, kiu enhavas plurajn speciojn.
  • Sub la specioj (subspecio, varioformo), la nomoj estas subspeciaj kaj trivortaj. Tria nomo estas aldonata. Ekzemple:
    • Falco peregrinus peregrinus (besta subspecio)
    • Adenia aculeata subsp. inermis (planta subspecio)
    • Pinus nigra var. pallasiana (planta vario)

(Por simpleco, tiu listo preterlasas nomojn de la priskribintoj, kiuj normale estas aldonitaj.)

Ĝeneralaj konsideroj[redakti | redakti fonton]

Sciencaj nomoj estas internaciaj oficialaj nomoj por ĉiuj taksonoj. Ĉi tiujn nomojn uzas sciencistoj kaj ankaŭ aliaj profesiuloj, kiuj okupiĝas pri vivuloj. Nur ĉi tiuj nomoj estas laŭleĝaj en internacia komerco.

  • Sciencaj nomoj ne estas nur dunomoj. Ili estas ankaŭ nomoj por familioj, ordoj, klasoj ...
  • Sciencaj nomoj ne estas precize latinaj nomoj. Oni priskribas novajn taksonojn latinlingve sed sciencaj nomoj estas ne nepre latinaj.

(ekde 2012 la postuloj por latina konfirmanta diagnozo aŭ priskribo estis ŝanĝitaj por permesi anglan lingvon por tiuj esencaj komponantoj de publikaĵo de nova nomo por por algoj, fungoj kaj plantoj)

Personaj nomoj en speciaj nomoj[redakti | redakti fonton]

En 2006 oni priskribis novan specion de simio el Bolivio, nome Callicebus aureipalatii, en kiu la specifa nomo aureipalatii (de la Ora Palaco) estis elektita per aŭkcio kaj atribuita al la entrepreno de interretaj kazinoj nome Golden Palace, tio estas de la Ora Palaco. Tio okazigis iom da polemiko pro la tro komercema decido, sed fakte la enspezo utilis por protekti la nacian parkon kie loĝas tiu simio. Aliaj okazoj simile estis kritikataj pro la elekto de nomo laŭdanta gravulon. En 1901 oni nomis fosilian specion Diplodocus carnegie omaĝe al la milionulo Andrew Carnegie, kiu similokaze financis la esploradon de tiuj fosiliaj ostoj. Aliaj nomelektoj ne estis tiom utilaj al la scienco, sed celis laŭdojn al proksimuloj (la nomo de la Mallongbeka tufalaŭdo, Galerida theklae, elektita en 1857 de Alfred Brehm, filo de la ornitologo Ludwig Brehm, estis omaĝo al lia amata fratino Thekla ĵus mortinta) aŭ gravuloj kaj malkovrintoj (en 1896 Grote elektis la nomon de papilio Graellsia isabelae omaĝe al la malkovrinto Mariano de la Paz Graells kaj al la hispana reĝino Isabel la 2-a).[4] La nomo de malkovrinto aŭ priskribinto de la specio nemalofte estis elektita por la specia nomo, kiel ĉe la orkideo Serapias perez-chiscanoi[5]. Aliaj specioj estas nomataj pli malavareme kiel la rano Pristimantis gretathunbergae nomita honore al klimata aktivulino Greta Thunberg.[6]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. {en} Internacia kodekso pri bestaj nomoj
  2. {en} Internacia kodekso pri plantaj nomoj
  3. {en} Internacia kodekso pri bakteriaj nomoj
  4. Santos Casado, "Los nombres de otros", en Quercus, nº 368, Oktobro 2016, pp 8-9.
  5. Juan Pablo Prieto, "José Luis Péres Chsicano recibe la Medalla de Extremadura", en Quercus, nº 368, Oktobro 2016, p 4.
  6. Mebert, Konrad; Macario González-Pinzón, Madian Miranda, Edgardo Griffith, Milan Vesely, P. Lennart Schmid, Abel Batista (10 januaro 2022). “A new rainfrog of the genus Pristimantis (Anura, Brachycephaloidea) from central and eastern Panama”, ZooKeys (en) (1081), p. 1–34. doi:10.3897/zookeys.1081.63009.