Spegulneŭrono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Denaska imitado: novnaskita makakido imitas la elŝovadon de la lango.

Spegulneŭronoj estas neŭronoj (nervoĉeloj) en la cerbo, kiuj dum nura observado de iu agado ekigas la samajn nervoimpulsojn kiel ĉe la propra aktiva tia agado.

La spegulneŭronoj estis trovitaj de la itala sciencisto Giacomo Rizzolatti kaj kunlaborantoj en eksperimentoj kun simioj (makakoj). Dum tiu esploro oni rimarkis reagon de la neŭronoj en la kampo F5c de la cerebro, kiam la simioj cele kaj intence manipulis objekton aŭ observis tian manipuladon ĉe aliaj individuoj - eĉ se tiuj ne estas de la sama specio.

Spegulneŭronoj ĉe makakoj troviĝas en parto de la cerebro, kiu nomiĝas "mova kortekso". Ĉe homo oni trovis spegulneŭronojn ankaŭ en la "lingva kortekso" (Broca-centro), la cerba centralo por prilaborado pri lingvo.

Spegulneŭronoj ludas gravan rolon por la kompreno de korpa lingvo kaj la estiĝo de empatio, do la ebleco kunsenti kun aliaj individuoj el la sama aŭ similaj specioj. - Oni supozas, ke la cerbo disponas pri tuta sistemo de spegulneŭronoj.