Spektaklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Spektaklo estas publika aŭ privata prezentaĵo, ekz. en teatro, kinejo, cirko, varieteo aŭ metafore ĉia vidaĵo, kiu altiras atenton kaj intereson[1].

Por vidi la publike aranĝatajn spektaklojn, kiuj okazas en specialaj spektaklejoj, oni aĉetas biletojn, sur kiuj estas kutime indikita preciza sidloko.

Spektakloriĉaj programoj enhavas multajn spektindaĵojn, kiuj kapablas teni la atenton de la spektantoj de la komenco ĝis la fino de la spektaklo.

Solspektaklo estas prezentata de unu sola kantisto, rakontisto, amuzisto, aktoro, muzikisto k.s.

Spektaklo povas okazi ankaŭ senintence, ekzemple ĉe karambolo de aŭtomobiloj surstrate aŭ ĉe interbatiĝo de kolerantaj homoj. Male belan spektaklon povas doni grupo de belaj knabinoj aŭ bone ludata futbalo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]