Spermatogenezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Spermatogenezo okazanta en spermotubetoj en testiko
Diagramo (franclingva) de spermatogenezo

En biologio, spermatogenezo[1] estas la procezo, per kiu spermatido estiĝas kaj disvolviĝas al spermatozoo.

Daŭro[redakti | redakti fonton]

En homoj, spermatogenezo tipe daŭras 74 tagojn.[2] La testikoj de homa plenkreskulo produktas spermatozooj po 200–300 milionoj ĉiutage; tamen, nur ĉ. 100 milionoj el tiuj fariĝas spermo.

Stadioj[redakti | redakti fonton]

Spermatogenezo konsistas el pluraj stadioj.

  1. La duploida spermatogonio formiĝas en la testikoj.
  2. Kelkaj spermatogonioj, per mitozo, fariĝas du primaraj spermatocitoj.
  3. La du primaraj spermatocitoj, per mejozo 1, fariĝas kvar sekundaraj spermatocitoj, kiuj estas unuploidaj.
  4. La kvar sekundaraj spermatocitoj, per mejozo 2, fariĝas ok spermatidoj.
  5. La ok spermatidoj disvolviĝas kaj fariĝas ok spermatozooj.

Jen tabelo pri la ploidecoj de la diversspecaj ĉeloj:

Ploideco dum spermatogenezo
Ĉelo Plojdeco Homaj Kromosomoj Ĉela Procezo
spermatogonio duploida 46 mitozo
primara spermatocito duploida 46 mejozo 1
sekundara spermatocito unuploida 23 mejozo 2
spermatido unuploida 23
spermatozoo unuploida 23

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. spermatogenez/o (esperante). Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.
  2. Amann, R.P. (2008). “The cycle of the seminiferous epithelium in humans: a need to revisit?”, Journal of Andrology (en) 29 (5), p. 469–487. doi:10.2164/jandrol.107.004655. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]