Sperto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sperto estas scioj kaj kapabloj, akiritaj de individuo aŭ grupo per praktika observado kaj agado, daŭre aplikeblaj por atingi celo(j)n. Ĝenerale necesas longa tempo por akiri sperton pri io. Spertoj influas la konduton. Metode konstatita sperto (ofte per eksperimento), kiun oni uzas en la scienco, oni nomas empirio.

Rolludoj

Ĝenerale en rolludoj sperto estas grava por disvolviĝo. Oni ekhavas spertopoentojn ekzemple per venko en batalo, kaj tiel la ecoj de la ludanto (ekzemple la fizika forto) pliboniĝas.

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri sperto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Eĉ malsaĝulon sperto instruos. 
  • Citaĵo
     Mizero faras lerta, mizero faras sperta. 
  • Citaĵo
     Por sperto kaj lerno ne sufiĉas eterno. 

Referencoj

  1. [1]