Sphecomyrma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Laborformiko de S. freyi.
Paratipa laborformiko de S. freyi.

Sphecomyrma (Sfekomirmoj) estas formortinta genro de formikoj de la familio de Formikedoj (kie ĝi nomigis la subfamilion Sfekomirmenoj), kiuj ekzistis en la Kretaceo proksimume antaŭ 79 al 92 milionoj da jaroj. La unuaj specimenoj estis kolektitaj en 1966 kaj trovitaj ene de sukceno kiu aperis en klifoj de Cliffwood, Nov-Ĵerzejo, fare de Edmund Frey kaj lia edzino. En 1967, zoologoj E. O. Wilson, Frank Carpenter kaj William L. Brown, Jr. publikigis artikolon priskribantan kaj nomiganta "Sphecomyrma freyi". Ili priskribis formikon kun mozaiko de trajtoj — mikso de karakteroj el modernaj formikoj kaj akuleataj vespoj. Ĝi havis metapleŭran glandon, trajto unika en formikoj. Krome, ĝi estis senflugila kaj havis peciolon kiu estis formikeca laŭ formo. La makzeloj estis mallongaj kaj vespecaj kun nur du dentoj, la gastro estis malgranda, kaj la mezaj kaj malantaŭaj kruroj havis duoblan tibian reston. La antenoj estis, laŭ formo, meze inter vespoj kaj formikoj, havante mallongan unuan segmenton sed longan flekseblan funikulon. Du aldonaj specioj, nome S. canadensis kaj S. mesaki, estis priskribitaj en 1985 kaj 2005, respektive.

La genro estas inter la plej antikvaj konataj formikoj sur la Tero kaj tiam estis konsideritaj la evolucia ligilo inter formikoj kaj vespoj. Oni sugestis, ke formikoj diverĝis el tifiedaj prauloj de vespoj, sed postaj studoj montris, ke ili originiĝis el diferenca klado. La genro montras similon al nuntempaj primitivaj formikoj kiel Nothomyrmecia kaj membroj de la tribo Aneuretini. Kelkaj sciencistoj, tamen, pridubis la naturon de tiuj formikoj kaj kredis, ke ili estis vespoj pro la ebla foresto de metapleŭra glando en Sphecomyrma kaj de mallongaj antenbazoj (scapus) kio estas ŝlosilaj trajtoj por formikoj. Aldonaj specimenoj kolektitaj pruvis, ke Sphecomyrma estis formikoj ĉar la metapleŭra glando estis identigita. Plia fosilia pruvaro, kun ties svelta korpo kaj grandaj komponitaj okuloj, sugestas, ke ili estis epigeaj, kiuj manĝis socie surgrunde kaj ekstere en malfermaj areoj. La sfekomirmenoj, inklude tiuj formikojn, plej verŝajne malaperis je la fino de Mezozoiko.