Sfekomirmenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sphecomyrminae)
Zigrasimecia tonsora.

Sfekomirmenoj, Sphecomyrminae, estas formortinta subfamilio de formikoj de la familio de Formikedoj konata el serio de fosilioj el Kretaceo trovitaj en Nordameriko, Eŭropo kaj Azio. Sfekomirmenoj enhavas ok genrojn, dividitaj en du triboj nome Sphecomyrmini kaj Zigrasimeciini. La tribo Sphecomyrmini enhavas la ses genrojn Armania, Cretomyrma, Gerontoformica, Orapia, Pseudarmania kaj Sphecomyrma; dum Zigrasimeciini enhavas la du genrojn Boltonimecia kaj Zigrasimecia. Nombraj taksonoj estis forigitaj el la subfamilio kaj metitaj en aliaj subfamilioj aŭ estas nune traktataj kiel incertae sedis en Formikedoj.

Sfekomirmenoj estas la plej baza el la subfamilioj de Formikedoj, sed ne estis inkludita en kelkaj filogenetikaj studoj de la familio. Simpleziomorfaj trajtoj de la subfamilio estas la strukturo de la antenoj, kiuj havas mallongan bazan segmenton kaj flekseblan grupon de segmentoj sub la antenpinto. La peciolo estas malalta kaj rondoforma, kun nelimigita gastro kaj la esto de metapleŭra glando. Tiu ĉi subfamilio estas karakterizara per tri ĉefaj sinapomorfaj karakteroj, nome mallonga pedicelo, dua flagela segmento kiu estas duoble longa de la aliaj anteneroj, kaj la perdo de la apeksa pinto de la vejnoj en la flugiloj de la plenkreskaj maskloj.

Triboj kaj genroj[redakti | redakti fonton]

Studo de 2017 agnoskis tri tribojn, nome Haidomyrmecini, Sphecomyrmini, kaj Zigrasimeciini kaj inkludis la genrojn iam metitaj en Armaniedoj ene de la tribo Sphecomyrmini.[1] Plua revizio de haidomirmekenoj rezultis en la fakto ke ili estis plialtigitaj al aparta subfamilio Haidomirmekenoj kaj forigitaj el Sfekomirmenoj.

  • Sphecomyrminae Wilson & Brown, 1967
    • Sphecomyrmini Wilson, Carpenter & Brown, 1967
      • Armania Dlussky, 1983
      • Baikuris Dlussky, 1987
      • Cretomyrma Dlussky, 1975
      • Dlusskyidris Bolton, 1994
      • Orapia Dlussky, Brothers & Rasnitsyn, 2004
      • Pseudarmania Dlussky, 1983
      • Sphecomyrma Wilson & Brown, 1967
    • Zigrasimeciini Borysenko, 2017
      • Boltonimecia Borysenko, 2017
      • Zigrasimecia Barden & Grimaldi, 2013

La genro Sphecomyrmodes estis iam metita en Sphecomyrmini; tamen, en 2016, ĝi iĝis sinonimo de la grupa genro Gerontoformica, kiu estis konsiderita incertae sedis en Formikedoj tiam.[2][3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Borysenko, L.H. (2017). “Description of a new genus of primitive ants from Canadian amber, with the study of relationships between stem- and crown-group ants (Hymenoptera: Formicidae)”, Insecta Mundi 570, p. 1–57.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-10-02. Alirita 2020-02-28.
  2. (2016) “Adaptive radiation in socially advanced stem-group ants from the Cretaceous”, Current Biology 26 (4), p. 515–521. doi:10.1016/j.cub.2015.12.060. 
  3. (2017) “A new genus of hell ants from the Cretaceous (Hymenoptera: Formicidae: Haidomyrmecini) with a novel head structure”, Systematic Entomology 42 (4), p. 837–846. doi:10.1111/syen.12253.