Bendopingvenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Spheniscus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bendopingvenoj
Spheniscus demersus, nome Sudafrika pingveno
Spheniscus demersus, nome Sudafrika pingveno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Sfeniskoformaj Sphenisciformes
Familio: Sfeniskedoj Spheniscidae
Subfamilio: Sfeniskenoj Spheniscinae
Genro: Spheniscus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Bendopingvenoj estas la pingvenoj de la genro Spheniscus ("kojnformaj"), kio donus en Esperanto la terminon “Sfeniskoj”, kaj siavice estus la tipa genro kaj nomiga en la familio de Sfeniskenoj (Spheniscinae) kaj en la familio de Sfeniskedoj Spheniscidae.

Estas kvar vivantaj specioj de pingvenoj konataj kiel Bendopingvenoj, kaj ĉiuj havas similan koloraron. Ili estas foje konataj kiel "azenpingvenoj" pro ties laŭtaj alvokoj sone similaj al azenaj blekoj. Komunaj trajtoj estas nigra bendo kiu longas ĉirkaŭ ties korpoj borde ties nigran dorsan koloron kun rimarkinda apero sur la blanka brusto (kio estas tialo por la komuna nomo), nigrajn bekojn kun malgranda vertikala blanka bendo, distingajn punktojn sur ties ventroj, kaj malgrandan makulon de senpluma aŭ fajne plumeca haŭtaĵo ĉirkaŭ la okulo kiu povas esti ĉu blanka aŭ rozkolora kaj gravas por termoregulado. Ĉiuj membroj de tiu genro demetas siajn ovojn kaj idozorgadas en nestotruoj.[1]

Teritorioj[redakti | redakti fonton]

La Sudafrika, Humboldta, kaj Magelana specioj loĝas en pli moderaj klimatoj kiaj Suda Afriko kaj la sudaj marbordoj de Ĉilio kaj Argentino dum la Galapaga pingveno estas indiĝena de la Galapagaj Insuloj, kio faras ĝin la plej norda el ĉiuj pingvena specio. La Bendopingvenoj ne estas (kaj ŝajne neniam estis) loĝantaj en Antarkto.

Specioj[redakti | redakti fonton]

Nunaj[redakti | redakti fonton]

La kvar nunaj specioj de Bendopingvenoj (Spheniscus) estas la jenaj:

Bildo komuna nomo dunoma nomo
Magelana pingveno Magelana pingveno Spheniscus magellanicus
Humboldta pingveno Humboldta pingveno Spheniscus humboldti
Galapaga pingveno Galapaga pingveno Spheniscus mendiculus
Sudafrika pingveno Sudafrika pingveno, Nigrapieda aŭ Azenbleka pingveno Spheniscus demersus

Fosilioj[redakti | redakti fonton]

Fosilio de Spheniscus sp.

Oni konas kelkajn formortintajn speciojn el prahistoria fosilioj:

  • Spheniscus muizoni (Pisco, Meza/Fina Mioceno de monteto Cerro La Bruja, Peruo)
  • Spheniscus chilensis (Fina Mioceno/Komenca Plioceno de marbordoj de C Andoj)
  • Spheniscus megaramphus (Fina Mioceno/Komenca Plioceno de marbordoj de C Andoj)
  • Spheniscus urbinai (Fina Mioceno/Komenca Plioceno de marbordoj de C Andoj)

La iama Spheniscus predemersus estas nune lokita en monotipa genro Inguza.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ellis, Richard. (2004) No Turning Back: The Life and Death of Animal Species. Nov-Jorko: Harper Perennial, p. 69. ISBN 0-06-055804-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]