Spiegelberg estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rems-Murr kaj en la distriktaroStutgarto de la federacia landoBaden-Virtembergo. Fine de decembro 2015 la komunumo havis 2 098 loĝantojn. Najbaraj komunumoj estas Oppenweiler, Aspach, Oberstenfeld (distrikto Ludwigsburg), la urbo Beilstein, Wüstenrot (ambaŭ distrikto Heilbronn), Großerlach kaj Sulzbach an der Murr.
Al la komunumo Spiegelberg entute apartenas 12 diversaj vilaĝoj aŭ domaroj, kiel ekzemple Spiegelberg, Eisenlautern, Großhöchberg, Hüttlen, Obere Roßstaig, Roßstaig kaj Vorderbüchelberg, Gieshof, Lassweiler, Dauernberg (kiu enkomunumiĝis nur en 1977; antaŭe ĝi apartenis al la komunumo Oppenweiler), Nassach, Kurzach, Glashausen kaj Juŭ (Lassweiler kaj Glashausen ne plu ekzistas, do estas historiaj setlejoj).