Spießberg-vego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Spießberg-glitejo dum konkurso pri la GDR-ĉampionado por unusidaj sledoj, 1964

Spießbergbahn sude de la turingia sport- kaj kuracloko Friedrichroda en Germanujo estas unu el la plej malnovaj germanaj bobsledaj kaj sportsledaj respektive skeletonadaj vegoj kaj nombriĝas inter la malmultaj naturglaci-glitejoj de Eŭropo kiu ankoraŭ funkcias.

Historio[redakti | redakti fonton]

La originoj de la Spießberg-vego estis en la natura glitejo de ĉe Roter Weg. Ĝi kondukas disde Friedrichroda traarbare supren je la iama duka forstista domo (kaj nuna gastejo) Spießberghaus) je la 748 metrojn alta Spießberg-monto rekte ĉe Rennsteig. La friedrichroda-anoj uzis tiun ĉi deklivan vojon vintre jam antaŭe volonte kaj ofte por sledado.

La kun svisino geedziĝinta loka tekstilkomercisto Carl Benzing (1869–1955) vidis en la patrujo edzina ĉ. 1900 fanatikulojn de la tiam ankoraŭ nova bobado-disciplino. Reveninte li konstruigis de lokaj metiistoj ŝtalan bobon kun funtir-stirado, kies funkcion li mem provis en 1901 ĉe Roter Weg. Sportilo de Benzing nomite Schwarzer Peter estis malferma kvinsida bobsledo kaj taksatas la unua germana bobsledo: pro tio Friedrichroda iĝis la lulilo de la germana bobsledado.[1]

En vintro 1901/02 okazis ĉe Roter Weg la unua germana konkurso kun dek bobsledoj el Ilmenau, Waltershausen, Saalfeld-Wickersdorf kaj Friedrichroda: verŝajne temis pri la unua en Germanujo farita bobsleda konkurso. En la 22.2.1905 fonditis la vintrosporta klubo WSV Friedrichroda kun la celo antaŭenpuŝi kaj popularigi diversajn specojn da sportsledado (Hörnerschlittenfahrt/kornsledado, Rodelschlittenfahrt, Rennwolfsport).

En 1909 la sportema duko Karlo Eduardo de Saksio-Koburgo kaj Gotao (kiu mem estis bobsledisto preferanta la Wadeberg-vegon en Oberhof) jesigis la konstruon de bobsledvego ĉe Spießberg laŭ planoj de Carl Benzing (do paralele al Roter Weg). La por la 26.12.1909 planita inaŭgurkonkurso devis esti prokrastiĝi pro tro varma vetero je la 2.2.1910 kiam ekfunkciis oficiale la 2450 metrojn longa vego. Jam en la 21.1. estis fondita la bobsleda klubo Bobklub Friedrichroda kaj ĝis la 1930-aj jaroj okazis pluraj naciaj konkursoj en Friedrichroda.

Post lamo dum la Dua mondmilito la intertempe kaduka vego renovigitis ekde 1949 fare de anoj de Sportgemeinschaft SG Fortuna , ĝis kiam eblis reinaŭguro perkonkursa en la 1.1.1951. La sekvintajn jarojn faritis surloke multaj naciaj ĉampionadoj kaj sledadaj kaj dusidbobaj. Krom la Wadeberg-vego en Oberhof la frierichroda-a estis la plej uzita por naciaj GDR-konkursoj.

En 1964/65 la tuto pligrandiĝis kaj moderniĝis por la sportsledadaj mondaj ĉampionadoj de 1966 kaj ankaŭ la kurboj ekde la dua aparte plimasivigitis. Pro financaj kialoj forĵetitis la plano instali kaj artefartiajn glaciigmeĥanismon. Pro feno en februaro 1966 la nature glaciigita vego degelis tiom ke la ĉampionadoj ne povis okazi. En 1970 okazis la lasta granda konkurso surloke, la GDR-ĉampionado por dusidaj boboj. Sekve ĝi uzitis nur por sledado. Post konstruo de moderna, artefarite glaciigebla vego en la ne tro fora Oberhof en 1971 tute ĉesis la graveco de la malnova Spießberg-glitejo.

En 1983 la malsupraj partoj modernigitis tamen post tuta rezigno uzi la suprajn unuajn 1000 metrojn. Sekve farendis ankaŭ nova startejo. En 2008 la ankoraŭ funkciantaj partoj ricevis iluminan instalaĵon.

Gravaj ĉampionadoj (kun la oficialaj nomoj germanlingvaj)[redakti | redakti fonton]

Alceliĝa zono
  • 1912: Bob-Verbandsmeisterschaften
  • 1928: XII. Deutsche Rodelmeisterschaften
  • 1929: 1. Lenkrodelrennen des Deutschen Rodelverbandes
  • 1935: III. Deutsche Skeleton-Meisterschaften
  • 1938: IV. Deutsche Skeleton-Meisterschaften
  • 1953: DDR-Meisterschaften im Rennrodeln
  • 1961: DDR-Meisterschaften im Rennrodeln
  • 27./28.1.1963: DDR-Meisterschaften Zweierbob
  • 21.–23.2.1964: DDR-Meisterschaften Rennrodeln
  • 18.2.1965: IV. Mitropa-Pokal-Rennen
  • 8.–13.2.1966: X. Rennrodel-Weltmeisterschaften (malokazo pro degelado)
  • 24./25.2.1968: DDR-Meisterschaften Rennrodeln/Zweierbob
  • 23.2.1969: DDR-Meisterschaften Rennrodeln
  • 1970: DDR-Meisterschaften Zweierbob

Nuna utiligo[redakti | redakti fonton]

La vego posedate fare de la urbo uzatas fare de la sportistoj de la klubo Bob- und Rodelclub 05 Friedrichroda e.V. somere kaj vintre; ankaŭ servas ĝi por trejni junajn sportistojn. Ĉiujare okazas ekde 2002 vintre la PVB-konkurso (Parteien-, Vereine- und Betreiber-Rennen) kaj aŭtune la jun-kadraĵoj sledadaj Spießbergpokalkonkursoj. Inter 2008 kaj 2013 krome malfrusomere okazis Fricheröd'sches Bergziegenrennen por montbiciklistoj kie necesis veturi bobvege kiel eble plej rapide de malsupre ĝis la supro.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Teĥnikaj datenoj[redakti | redakti fonton]

La iama vego estis 2450 metrojn longaj havante 18 kurbojn. La venkinto de la Germana ĉampionado en la dusida bobsledo en 1963 bezonis tempon de 2:20,99 minutoj por mastri tion. Ekde 1983 funkcias nur la lastaj 1450 metroj. Ĉe averaga kruteco de 9 % la ankoraŭ funkcianta ero superas altecdiferencon de 125 metroj.

Kromaj informoj[redakti | redakti fonton]

Spießbergbahn estas la lasta germana naturglaci-vego estanta ankoraŭ en uzo, kaj unu el la lastaj siaspece en Eŭropo. La supro nun malutiligita tre kadukas kaj multo de la laneto kovratas nun de tero, radikoj, musko. Tamen ankoraŭ konserviĝas la ĝis startejoj lignaj kieil ankaŭ la ejoj ĉe Spreng-kurbo kaj Kreisel kie iĝis la duonvoja kronometrado (kvankam ankaŭ tie videblas kadukiĝo). Ĝis 2016 informŝildo ĉe la malnova startejo kontraŭe al la gastejo "Spießberghaus" informis pri la historio vega. Proksime de la malstartejo eta memorŝtono memorigas onin pri la bobsledada pioniro surloka Carl Benzing, por kiu ankaŭ nomitis arbara pado kondukanta disde la malstartejo al la urbocentro.

Multaj nacie kaj internacie karierontaj turingiaj sportistoj tie ĉi komencis karierojn siajn, ekz. Klaus Bonsack, Anna-Maria Müller, Karsten Albert, Margit Schumann, Jochen Asche, Ilona Brand, Bernd Oberhoffner, Melitta Sollmann, Horst Schönau und Volker Dietrich (ambaŭ poste ankaŭ sukcesis bobsledistece), René Friedl, Rolf Fuchs, Yves Mankel kaj la nutempa federacia sledadtrejnisto Norbert Loch.

La poŝtservoj de GDR eldonis en al 25.1.1966 tri poŝtmarkojn je 10, 20 kaj 25 pfenigoj speciale dediĉitaj al la (fine malokazintaj) ĉampionadoj mondaj kiujn dezajnis Klaus Hennig kaj Dietrich Dorfstecher.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Carl Benzing und der Bobsport. Ĉe: Helga Raschke: Leben und Arbeiten im nördlichen Thüringer Wald. Sutton, Erfurt 2006, ISBN 3-89702-946-4, p 114 ss.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Spießbergbahn en la germana Vikipedio.

50.83275910.55096