Spiko (stelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Spiko (latine Spica, signifanta spikon) estas la propra nomo de la stelo α en la konstelacio Virgo (α Virginis). Aliaj nomoj estas Azimech, Alaraph.

Spiko estas kovrovaria astro de la tipo Algolo. Ĝia heleco varias je periodo de 4,0142 tagoj inter + 0,92 mag kaj + 0,98 mag. Tia malgranda vario de heleco praktike ne estas konstatebla. Ĝi estas la 14-a plej brila stelo en la ĉielo.

Kiel ekliptikoproksima stelo, Spiko povas esti kovrita de la luno kaj (tre malofte!) de planedo.