Spinalonga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Spinalonga
Mapo de Spinalonga
La insulo Spinalonga el la aero.
La insulo Spinalonga el la aero.
insulo
Akvejo Mediteraneo
Situo Kreto
Geografia situo 35° 17′ 51″ N, 25° 44′ 17″ O (mapo)35.297525.73805555555653Koordinatoj: 35° 17′ 51″ N, 25° 44′ 17″ O (mapo) f1
Spinalonga (Kreto)
Spinalonga (Kreto)
DEC
Spinalonga
Spinalonga

Map

Longo 440 mf2
Larĝo 250 mf3
Areo 0,85 km² f4
Plej alta loko 53 mf5
Loĝantaro (neloĝata)
vdr
Enireja pordego Spinalonga

Spinalonga (greke Σπιναλόγκα) estas duoninsulo antaŭ la marbordo de Kreto, apud Elounda kaj Agios Nikolaos. La insuleto Kalidonia, sur kiu situas venecia fortreso estas parto de Spinalonga. La fortreso, sur kiu estis leprejo, estas grava turisma allogaĵo sur Kreto. Kalidonia situas je la norda pinto de Spinalonga, kelkdek metrojn de la duoninsulo. Spinalonga ne ĉiam estis insulo. Arkeologoj trovis, sur la neprofunda marfundo inter Elounda kaj Spinalonga, restaĵojn de la antikva greka urbo Olous.

En la TV-serio "Kiu pagas la pramiston?" la leprejo Spinalonga estas simbolo por la minaconta katastrofo.