Saltu al enhavo

Spiros Sarafian

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Spiros Sarafian
Σπύρος Σαραφιάν
Persona informo
Naskiĝo 10-a de aŭgusto 1940
en Ateno
Lingvoj Esperantoantikva greka
Nacieco greka
Ŝtataneco Grekio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Verkis en Esperanto vidu la liston tekste
Aliaj aktivaĵoj vidu tekste
vdr

Spiros Sarafian (Σπύρος Σαραφιάν, naskiĝis la  10-an de aŭgusto 1940 (nun 1940-08-10) en Ateno[1], mortis la 22-an de septembro 2025[2]) estis greka esperantisto, kiu publikigis ne nur greklingvajn lernolibron kaj ampleksan vortaron de Esperanto, sed ankaŭ tradukis al Esperanto plurajn verkojn el la klasika helena literaturo. En 2014 li prezentis detalan studon pri la troja milito, unuavice konatigita pere de la versaro Iliado de Homero.

La verkaro, la ofero kaj la homa digno de Spiros Sarafianrestas nemalhavebla heredaĵo por ĉiuj, kiuj kredas je la idealo de monda interkompreniĝo kaj frateco pere de la Internacia Lingvo Esperanto[3].

Spiro Sarafian estis filo de grekaj enmigrintoj el Armenio. Jam kiel gimnaziano li interesiĝis pri Esperanto, kiam li konatiĝis kun Anakreon Stamatiadis (1868-1964), fondinto de la greka esperantista movado. Fariĝinte ties lernanto kaj poste spirita daŭriganto Stamatiadis profunde influis la tutan vivon de Spiros Sarafian. Ekde 1958 li estis membro de la Helena Esperanto-Asocio, kie li dum jardekoj li zorgis por elstara agado: li instruis Esperanton en multaj kursoj, faris prelegojn, donis intervjuojn, kaj partoprenis en la organizado de gravaj eventoj. En 1971 li fariĝis prezidanto de la Akademio de Esperanto, kiu samjare ricevis la nomon Supera Lernejo de la Internacia Lingvo “Anakreon Stamatiadis”, honore al lia majstro. Paralele li verkis riĉan kaj valoran verkaron, konatan ankaŭ internacie. En 1987 li publikigis la ampleksan lernolibron La Internacia Lingvo Esperanto – Metodo de Instruado kaj Memlernado (672 p.), salutitan de la tiama greka ministro pri kulturo, Melina Merkouri[3].

Verkaro (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Η διεθνής γλώσσα Εσπεράντο, μέθοδος διδασκαλίας αυτοδιδασκαλίας (lernolibro de Esperanto por lernantoj kaj memlernantoj), Αθήνα (Ateno) 1987
  • “Ελληνο-Εσπεράντικο Λεξικο / Greka-Esperanta vortaro”, “Εσπεράντο–Ελληνικο Λεξικο / Esperanta-Greka vortaro“, Αθήνα (Ateno) 2002, 2η έκδοση (dua eldono) 2008
  • Herodoto: Historio, traduko al Esperanto fare de Spiros Sarafian, Ateno 2006, 623 paĝoj [4]
  • Platono: Fedono, traduko al Esperanto fare de Spiros Sarafian, Ateno 2006
  • Platono: Kritono, traduko al Esperanto fare de Spiros Sarafian, Ateno 2006
  • Platono: La Apologio de Sokrato, traduko al Esperanto fare de Spiros Sarafian, Ateno 2006
  • La troja milito, Ateno 2014[5][6]
  • (Partoj de) Paralelaj Vivoj (La mitaj personoj-Tezeo/Romulo/Likurgo/Numo) de Plutarĥo. Traduko al Esperanto fare de Spiros Sarafian, Ateno 2015 [7].
  • (2021) Gemoj el la Helena Mitologia kaj Historia Trezo, priskribante 59 mitologiajn kaj historiajn personojn de la helena mondo.

En Facebook

[redakti | redakti fonton]
  • Li fondis en Facebook la paĝon GEMOJ EL LA HELENA MITOLOGIA KAJ HISTORIA TREZORO, en kiu li publikigis 59 mitojn kaj historiajn faktojn de la antikva Helenujo, en la internacia lingvo Esperanto.
  • Li fondis en Facebook la paĝon KORESPONDANTE KUN LA PASINTECO, en kiu li publikigis malnovajn poŝtkartojn, leterojn, revuojn, diversajn eldonaĵojn kaj dokumentojn rilatajn al la internacia lingvo Esperanto kaj la tutmonda esperantista movado dum la unua duono de la 20-a jarcento.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. referenco de lia naskiĝdato: lia facebook-paĝo
  2. Forpaso de Spiros Sarafian, elstara figuro de la greka esperantismo
  3. 3,0 3,1 (eo) Andreas Zervas, Forpaso de Spiros Sarafian, elstara figuro de la greka esperantismo, Dulingva bulteno de la albana Esperanto-Instituto, Buletini dygjuhëshi i Institutit Shqiptar të Esperantos, n-ro 188, (shtator-tetor 2025, septembro- oktobro 2025), paĝoj 3-4
  4. Artikolo en revuo "La Gazeto" (aprilo 2012) "Herodoto en Esperanto" de Eugène de Zilah, paĝoj 3-5
  5. recenzo pri la libro La troja milito fare de Renato Corsetti en La Ondo de Esperanto, 2014, n-ro 2, 244)
  6. ankaŭ [* prezento de ĝi fare de Eugène de Zilah en la revuo "La Gazeto", 2015 novembro 27, n-ro 180
  7. Esperanto Maja revuo (2016), n-no 1302, Laste aperis, paĝo 119 (plene rete legebla)