Spite la vivon!

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Spite la Vivon!
Aŭtoro Mișu Beraru
Eldonjaro 1928
Urbo Kluĵo
Eldoninto Bibliofila
Paĝoj 110
vdr

Spite la Vivon! [1], subtitolita Mezgajaj poemoj originalaj kaj parodiaj [2] estas 110-paĝa poemaro originale Esperantlingve verkita de Mișu Beraru. Ĝi aperis en Kluĵo ĉe Bibliofila en la jaro 1928.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Rimarkindaj rimoj, iufoje tute novaj, lertegaj. 
— 1929, Petro Stojan, BIL, paĝo 403
Citaĵo
 Jen nova ĵonglisto de vortoj kaj rimoj, ĉu en originalaj poezioj, ĉu en la parodioj. Lerta, sprita artfajraĵo. 
— 1928, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 205
Citaĵo
 Tiu kunlaboranto de Literatura Mondo havas veran talenton. Li verkis tiujn poemojn 25-jara. Kial poste en 1932 post la verkado de la Vortaro, Rumana-Esperanto kaj Esperanto-Rumana li forlasis la movadon?
Jen kelkaj versoj de tiu vera poeto : "La vojo de l' edzino"

L' obstino, sciemo kaj malpacienco
Jen estas la virtoj per kies potenco
Ŝi loge kaj ĉarme kun falsa sopiro
Atingis la koron de l' viro

Jen drameto en kelkaj vortoj
Mi iras vian domon
Mallumo. Lamp' esplor'
Ŝtelado. Rab' Pakaĵo
Kaj for' 
— 1928(1965), Historio de Esperanto II, paĝo 665
Citaĵo
 La poeto prezentas al la esp.-istaro originale verkitajn „mezgajajn poemojn“, kiuj

ŝerce, satire kantas pri kongresoj, varbado kaj aliaj flankoj de la movado, pri amo kaj ties mallonga daŭro, pri revoj, agoj kaj malsukcesa rezigno, pri versfarado kaj enuo aŭ

„— ŝerce pri la viv’ kaj sentoj
spitanta sin prezentas jen :
Strofar’ naskita dum momenloj
de homaj ĝojo kaj ĉagren'.“

Mirinda estas la lingva scipovo de l’ verkinto, montriĝanta en ĉiuspecaj versoj, en diversaj strofoj kun puraj, agrable sonantaj, parte nekutimaj novaj rimoj. Ankaŭ same nekutimaj vortfaraĵoj troviĝas kaj la lingvo estas ornamita per multaj graciaj vortoturnoj kaj vortludoj
— Peter-Bisamberg. Aŭstria Esperantisto .049 (dec 1928)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. tiele literumita ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, ISBN 978 1 59569 090 6, paĝo 141; kaj en Historio de Esperanto (Léon Courtinat) , paĝo 665
  2. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 4812, paĝo 403

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]