Splugopasejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Splügenpasejo)
Splugopasejo
Norda flanko de Splugopasejo
montpasejo
Alteco 2113 m
Geografia situo CH1903: 745183 / 152221 (mapo)46.5055555555569.3302777777778Koordinatoj: 46° 30′ N, 9° 20′ O; CH1903: 745183 / 152221 (mapo)
Splugopasejo (Grizono)
Splugopasejo (Grizono)
DEC
Splugopasejo
Splugopasejo
Situo de Splugopasejo
Splugopasejo (Svislando)
Splugopasejo (Svislando)
DEC
Splugopasejo
Splugopasejo
Situo de Splugopasejo
Map
Splugopasejo
Lando Svislando
Montaro Alpoj
Akvodislimo inter HüscherenbachRejno - LiraMeraLago de ComoAddaPado
Ligas Splugo - Chiavenna
Infrastrukturo vojo, poŝtaŭto
vdr

Splugo (germane Splügenpass, itale Passo de Splugo kaj romanĉe Pass dal Spleia) estas montpasejo, kiu ligas la svisan Kantonon Grizonon kun Lombardio en Italio. La pasejo estas akvodislimo inter Norda Maro kaj Mediteraneo.

La pasejo en ciferoj[redakti | redakti fonton]

La pasejkulmino situas sur alteco de 2113 m s.m.. De la norda elirpunkto Splugo ĝis la pasejkulmino la distanco estas 8,8 km. De la pasejkulmino ĝis la finpunkto en Chiavenna la distanco estas 30,3 km. La tuta pasejvojo do havas longon de 39,1 km. La averaĝa deklivo sur la norda ramplo estas 7,4 %, maksimume 10 %, kaj sur la suda flanko 5,9 %, maksimume 14 %. La pasejvojo estas malfermita en somero de junio ĝis oktobro. Sur la pasejkulmino troviĝas doganstacio pro la landlimo inter Svislando kaj Italio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekzistas hipotezo, ke la romia mencio de Cunus Aureus rilatas al la Splugopasejo, tamen estas multe pli verŝajne, ke tio estis la nomo de Juliopasejo, ĉar laŭ la trovitaĵoj ŝajnas, ke en romia epoko la Splugopasejo ne vetureblis kaj ke ekzistis tiutempe nur piedpado. En pacokontrakto inter Schams kaj Chiavenna el la jaro 1219 la loĝantoj ambaŭflanke de la pasejo interkonsentis pri garantio de la trafiksekureco sur la pasejo. En la jaroj 1818 ĝis 1823 estis konstruita la unua veturebla vojo tra la Splugopasejo, kiu estis plibonigita en 1834. En 1841 estis konstruita sur la pasejkulmino je la norda flanko la unua gastejo kun la doganstacio. Kiam en la 19-a jarcento la Svisa Federacio planis la transalpan fervojon, oni unue diskutis la vojon tra Splugo. Pro la protestoj de Kantono Tiĉino, kiu tiel troviĝintus flanke de la transalpa vojo, oni tiam favoris fine Gotardon. La sama diskuto ripetiĝis fine de la 20-a jarcento, kiam oni planis la baztunelon tra la Alpoj, kaj denove oni fine donis la preferon al Gotardo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]