Splenda lamprotorno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Splenda brilsturno)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Splenda lamprotorno
Splenda lamprotorno
Splenda lamprotorno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Lamprotornis
Specio: 'L. splendidus'
Lamprotornis splendidus
(Vieillot, 1822)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Lamprotornis splendidus

La Splenda lamprotornoSplenda brilsturno (Lamprotornis splendidus) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro de LamprotornisBrilsturnoj, kiuj estas afrikaj bluecaj birdoj kun metalecaj briloj.

Tiu specio estas tre blunigra kun helbluecaj kaj ĉefe verdecaj metalecaj briloj en supraj partoj (ĉefe krono kaj nuko) kaj flugiloj (kie videblas meze du linioj de nigraj punktoj kiuj limigas brilverdecan internan parton) kaj malhelblua al nigreca vizaĝo el la bekobazo al la orelareo kie kontrastas la blankaj irisoj. La alterno de brilaj bluaj kaj verdaj partoj (ĉefe depende de la lumo) nomigas la specion en Esperanto, kio siavice tradukas la latinan sciencan nomon kie splendidus aludas la saman signifon kiel en Esperanto. La beko kaj kruroj estas nigrecaj.

Ili estas 30 cm longaj kun flugilo de 15 cm.

Ĝi troviĝas en Angolo, Benino, Burundio, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Ekvatora Gvineo, Etiopio, Gabono, Gambio, Ganao, Gvineo, Gvineo-Bisaŭo, Kenjo, Liberio, Malio, Niĝero, Niĝerio, Ruando, Santomeo kaj Princo, Senegalio, Sieraleono, Sudano, Tanzanio, Togolando, Ugando kaj Zambio.

Oni agnoskas kvar subspeciojn:

  • chrysonotis (Swainson, 1837) - el Senegalio orienten laŭlonge de la marbordo al suda Togo.
  • splendidus (Vieillot, 1822) - suda Benino, Niĝerio, Insulo Princo (en Golfo de Gvineo) kaj centra kaj suda Kameruno oroenten al suda Sudano kaj okcidenta Etiopio, suden al PRKongo, norda Angolo, centra DRKongo, Ugando, okcidenta Kenjo, Ruando, Burundo kaj nordokcidenta Tanzanio.
  • lessoni (Pucheran, 1859) – Insulo Bioko (Ekvatora Gvineo) ĉe marbordo kaj manglejoj.
  • bailundensis (Neumann, 1920) – norda kaj orienta Angolo, suda DRKongo kaj Zambio. Tiu raso bailundensis interreproduktiĝas kun la nomiga en norda Angolo (Malanje).

Ili konstruas la nestojn en arbotruoj foje tre alte, ĝis je 37 metroj supergrunde; ili estas tasformaj kaj estas konstruataj el sekaj herboj. La ino demetas do ovojn bluverdecajn kun ruĝecaj punktoj.

Ili estas gregemaj kaj ariĝas ĝis aroj de kelkaj dekoj. Ili manĝas ĉefe fruktojn, insektojn kaj helikojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]