Saltu al enhavo

Splenda kecalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
kecalo
Maskla kecalo, Kostariko
Maskla kecalo, Kostariko
Femala kecalo, Kostariko
*
Femala kecalo, Kostariko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Trogonoformaj Trogoniformes
Familio: Trogonedoj Trogonidae
Genro: Pharomachrus
Specio: P. mocinno
Pharomachrus mocinno
(De la Llave, 1832)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La kecalo, splenda kvecalo[1]kvecalo (Pharomachrus mocinno) estas specio de birdo el la familio trogonedoj kaj ordo trogonoformaj, kun longa vosto kaj bunta, belkolora plumaro, vivanta en Centra Ameriko.

Ĝi troveblas de suda Meksiko (sub Jukatano kaj ĉe la pacifika marbordo) ĝis okcidenta Panamo. Malkiel aliaj kecaloj, kiuj troviĝas ankaŭ en Sudameriko kaj orienta Panamo), la brilkecalo vivas nur en Centrameriko. Ekzistas du subspecioj: la pli norde hejma P. m. mocinno (Pablo de la Llave, 1832[2]) kaj P. m. costaricensis (Cabanis, 1869), la brilkecalo de Kostariko. Kostariko kaj Panamo estas la nuraj landoj, kie vivas konstante abundaj populacioj.

Tiu neotropisa birdo ludas gravan rolon en la mitoj de Mezameriko.

Sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La unua priskribo de la splenda kecalo estis farita de la meksika naturhistoriisto Pablo de La Llave en 1832.[3] Ĝi estas unu el kvin specioj de kecaloj en la genro Pharomachrus.[4] Oni kredas ke ĝi estas la plej nova specio de la kecala klado, kiu inkludas Pharomachrus kaj Euptilotus kiaj disvastiĝis el origino en la Andoj.[5] La splenda kecalo estas proksimege parenca kun la krestokecalo[5] kaj havas du subspeciojn, P. m. mocinno kaj P. m. costaricensis. Iuj alternativaj klasifikoj proponas kunigi la krestokecalon kiel subspecion de la splenda kecalo, aŭ almenaŭ membron de sama superspecio,[5] kaj aliaj proponas apartigi la du nun inkludatajn subspeciojn kiel memstarajn speciojn.[6]

Vira kecalo (Pharomachrus mocinno)

La brilkecalo estasas 36 cm longa, aldone de ĝis 64 cm de la vosto ĉe la masklo. Ĝi pezas ĉirkaŭ 210 gramojn. Tiel ĝi estas la plej granda reprezentanto de la ordo de trogonoformaj birdoj.[7]

La kecalo havas verdan korpon, montrante brilegon de orverda ĝis bluviola, kaj ruĝan bruston. Ĝiaj verdaj supravostaj kovrilplumoj (la subvosto estas blanka) kaŝas sian voston kaj ĉe reproduktantaj maskloj estas aparte belaj kaj grandiozaj, kaj pli longaj ol la cetero de la korpo.

Ankaŭ la unuarangaj flugilplumoj estas eksterordinare longaj kaj havigas al ĝi franĝan aspekton. La masklo havas kaskecan kreston. La beko de maskla plenkreskulo estas flava kaj tiu de ino nigra.

La kanto estas trebla silabo priskribita kiel kiuuu aŭ kiel plorema pap, ofte farita pare, kio estas ripetita monotone. La kecalo havas ankaŭ aliajn nemuzikajn voĉojn.

Arealo kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

Splendaj kecaloj vivas inter la densaj plantoj de malsekaj pluvarbaroj je grandaj altecoj (900–3200 m).[8] Ili loĝas precipe en la arboj, kiuj konsistigas la kanopeon kaj subkanopeon de la pluvarbaro, sed troviĝas ankaŭ en ravinoj kaj klifoj.[8] Ili preferas putrajn arbojn, stumpojn, kaj forlasitajn pegajn kavojn.[8] La intensaj koloroj de la kecalo estas relative nerimarkeblaj en la pluvarbaro.[9]

La specio troveblas de suda Meksiko (la plej suda parto de Oaxaca kaj Chiapas) ĝis okcidenta Panamo (Ĉirikio).[10] La arealoj de la du subspecioj estas dividitaj: P. m. mocinno loĝas en suda Meksiko, norda Salvadoro, kaj nordokcidenta Nikaragvo, Gvatemalo kaj Honduro, dum P. m. costaricensis troviĝas en Kostariko kaj okcidenta Panamo.[11] Ili izoliĝas unu de la alia pro la Nikaragva Depresio, 50 km larĝa kaj 600 km longa malaltejo enhavanta la du plej grandajn lagojn de Centra Ameriko, nome la Lagon de Managvo kaj la Lagon de Nikaragvo, kaj la maltaŭgeco de la apudaj habitatoj por reproduktado.[10] Splendaj kecaloj migras de siaj reproduktaj areoj en la malalta monta pluvarbaro ĝis la submonta pluvarbaro de la pacifika montarflanko por tri aŭ kvar monatoj (julio-oktobro), post kiuj ili migras trans la kontinentan akvodislimon al la atlantika montarflanko.[12]

La abundo de kecaloj en siaj pariĝaj areoj korelacias kun la totala nombro da fruktaj specioj, sed la korelacio kun la nombro da fruktaj specioj en la grava fruktoplanta familio laŭracoj estas apenaŭa.[13]

Kecalo en Muzeo de Naturaj Sciencoj de Montauban (Francio).

La kecalo estas konsiderata specializita fruktomanĝanto, kvankam ĝi aldonas al sia dieto insektojn (ĉefe vespojn, formikojn kaj larvojn) kaj ranojn. Precize gravaj estas naturaj avokadoj kaj aliaj fruktoj de la familio de laŭracoj, kiujn ili englutas enteraj antaŭ ol vomi la kernojn, kio helpas disvastigi tiujn arbojn.

La biotopo de la kecalo estas montetaj nubarbaroj de Centrameriko (de Suda Meksiko al Panamo). La kecalo kutime vivas sola, kiam ĝi ne reproduktiĝas. Dum reproduktado (ĉirkaŭ aprilo) la masklo montras siajn plej belajn kolorojn kaj plumojn, dum la ino demetas du palbluajn ovojn en nesto lokita en truo, kiun ili elfosis en putrinta arbo. Arbo en taŭga stato de putriĝo estas vundebla de vetero kaj la disponeblo de taŭgaj arboj povas limigi la populacion de kecaloj.

Ambaŭ gepatroj laŭvice kovas kun siaj longaj vostokovriloj falditaj supren super la dorso kaj elstarantaj el la truo, ŝajnigantaj foliojn de filiko kreskantajn el la truo. La kovoperiodo daŭras ĉirkaŭ 18 tagojn, dum kiuj la masklo ĝenerale kovas la ovojn dumtage dum la ino kovas dumnokte. Post eloviĝo, ambaŭ gepatroj prizorgas la idaron per fruktoj, beroj, insektoj, lacertoj, kaj etaj ranoj. Tamen, la ino ofte forgesas kaj eĉ foje abandonas la idaron antaŭ la fino de la prizorgoperiodo, lasante la masklon daŭrigi la prizorgadon de la idaro, ĝis kiam tiuj pretas supervivi propraforte.

Kecalo estas malforta fluganto. Oftaj predantoj estas ornama spizaeto, strigoj, smeraldotukano, sciuroj, kaj la kinkajuo (Pribor 1999).

Konservado

[redakti | redakti fonton]
Kecalo protektata en la Nubarbaro-Rezervejo de Monteverde, Kostariko

La Ruĝa Listo de IUKN taksas la kecalon preskaŭ minacata, kun entuta loĝantaro de 20,000–49,999 individuoj. La nombra tendenco varias inter populacioj sed ĝenerale estas malpliiĝa, kvankam iuj populacioj eble pliiĝas aŭ almenaŭ stabilas. Pro la malproksimeco inter kecala habitato kaj ĉefaj homaj loĝlokoj, la rapideco de la nombra malkresko estas malbone kontrolata, kaj ĝia danĝerkategorio eble subtaksata.[8] Jam en 2001 kecaloj pluvivis nur en 11 malgrandaj kaj izolitaj pecoj de arbaro.[14] La plej grandaj minacoj estas habitatodetruo pro senarbarigo kaj arbara fragmentado, kutime por agrikulturaj celoj.[8] Homoj ankaŭ foje ĉasas kaj manĝas ilin aŭ kaptas ilin por kontraŭleĝa vendado.[8][15] La nubarbaroj, kiuj estas la habitato de kecaloj, estas unu el la plej minacataj ekosistemoj de la mondo,[16] sed la specio troviĝas en kelkaj protektejoj, interalie la Eterna Pluvarbaro de la Infanoj, kaj estas valorata de birdospektistoj kaj ekoturistoj.[8]

Dum longa tempo ne eblis teni kaptitajn kecalojn ĉar ili mortis mallonge post kapto. Poste oni komprenis, ke ili veneniĝis de fero en la akvo, kiun ili trinkis, kaj kelkaj bestoĝardenoj akiris kecalojn, preventante veneniĝon per meto de tanina acido kaj evito de fero en ilia manĝaĵo.[17] Programo de konserva bredado (d) anonciĝis en 2004,[18] sed malsukcesis.[8]

Mito kaj legendo

[redakti | redakti fonton]

Kecalo estis konsiderata dieca, asociata al la "serpenta dio", Kecalkoatlo de antaŭkolumbaj centramerikaj civilizoj. Ĝiaj brilegaj verdaj vostoplumoj, simbolo de printempa plantorekresko, estis adorataj de la antikvaj Majaoj kaj Aztekoj, kiuj rigardis la kecalon kiel dio de la aero kaj simbolo de dieco kaj lumo. Regantoj en Mezameriko kaj duarangaj nobeluloj vestis sin per kapornamaĵoj faritaj el kecalplumoj, simbole konektante ilin al Kecalkoatlo.[19] Ĉar estis krimo mortigi kecalon, la birdo estis nur kaptita, la longaj vostoplumoj plukitaj, kaj la birdo liberigita. Kecalkoatlo estis la kreinta dio kaj dio de la vento, ofte priskribata kun griza hararo. En kelkaj mezamerikaj lingvoj, la termino por kecalo povas signifi ankaŭ valorega, sakrastarega.

Ĝis ĵuse, oni ne povis bredi aŭ teni kecalojn longe en kaptiteco, kaj missupozis ke ili mortigas sin tuj post kapto aŭ enkaĝigo, kvankam ili vere mortis pro fera veneniĝo. Pro tio, ĝi estas tradicia simbolo de libereco[19] kaj rilatigita al la vortoj de la nacia himno de Gvatemalo Antes muerto que esclavo será ("prefere mortinta ol sklava estos").

Blazono de Gvatemala

La kecalo, P. mocinno, estas la nacia birdo de Gvatemalo, kaj ĝia bildo estas en la flago de Gvatemalo kaj en la blazono de Gvatemalo. Ĝi estas ankaŭ la nomo de la loka monunuo (mallongigite GTQ).

Tiu birdo gravegas en la gvatemala kulturo, ekzemple kiel rolulo en la tre disvastigita populara legendo de la loka heroo Tecún Umán, princo kaj militisto de Kiĉeoj dum la lastaj epokoj de la hispana konkero de Jukatano. Tiu kecalo estis lia navalo (spirita gvidanto). La Kiĉeoj repuŝis kelkajn atakojn el la hispana armeo, eĉ superitaj laŭ armiloj (pafiloj, armaĵoj kaj kavalerio kontraŭ lancoj kaj sagoj).

Legendo diras, ke la tagon kiam la konkistadoro Pedro de Alvarado luktis kontraŭ Tecún Umán, kecalo superflugis la scenon. Je la unua atako Tecún Umán, stare, sukcesis elĉevaligi Pedro de Alvarado. Alvarado ricevis alian ĉevalon kaj je la dua atako li ĵetis lancon en la bruston de Tecún Umán. La kecalo malsuprenflugis kaj alterigis ĉe Tecún Umán, malsekigante sian bruston en la sango de la milita princo. Tiel la birdo akiris sian distingajn ruĝajn brustoplumojn.[9]

Alia gvatemala legendo asertas, ke la kecalo kantis belege antaŭ la hispana konkero, sed ĝi silentiĝis de tiam — sed denove rekantos, kiam la lando reliberiĝos.

Preparitaj specimenoj estas montrataj en riĉaj hejmoj de Gvatemalo kaj en muzeoj, kontribuante al la malofteco de la specio.

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

La nomo "kecalo" devenas de la navatla quetzalli "alte staranta plumo", do ankaŭ "vostplumo de kecalo", el navatla radiko quetza = "stari". La navatla nomo de la birdo estas quetzaltotōtl, etimologie "starpluma birdo".[20].

La specinomo mocinno estas latinigo de la nomo de la meksika biologo José Mariano Mociño, kiu partoprenis en scienca ekspedicio al Gvatemalo. Ĝi uzas literumon mocinno anstataŭ Mociño ĉar sciencaj nomoj ne povas havi supersignitajn literojn. (La hispana sono prezentata per ñ evoluis el la latina nn, kaj ankoraŭ literumiĝis tiel en arkaikaj hispanlingvaj tekstoj. Foje sciencistoj literumis la specinomon de la kecalo mocino pro missupozo, ke la nn estis erara.) Arkivigite je 2011-09-27 per la retarkivo Wayback Machine, )

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ornitologia taksonomio
  2. ITIS 553589. Arkivita el la originalo je 2005-11-29. Alirita 2010-06-23 .
  3. Montenegro, Gustavo, "Biografía simbólica", Revista D, 2006. Arkivigite je 2009-04-02 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Taxonomy of Pharomachrus. Alirita 6-a de aprilo 2022 .
  5. 1 2 3 . Resplendent Quetzal (Pharomachrus mocinno), version 1.0 (angle) (2020).
  6. Sittler, Pablo. (2019) Acoustic behavior and ecology of the Resplendent Quetzal Pharomachrus mocinno, a flagship tropical bird species.
  7. Paul A. Johnsgard, Trogons And Quetzals Of The World, 2001, Smithsonian, ISBN 978-1560983880
  8. 1 2 3 4 5 6 7 8 BirdLife International (2023). Pharomachrus mocinno”, IUCN Red List of Threatened Species 2023. doi:10.2305/IUCN.UK.2023-1.RLTS.T22682727A221577625.en. Alirita 27-a de junio 2025..
  9. 1 2 . Pharomachrus mocinno. Alirita 4-a de aprilo 2022 .
  10. 1 2 (2004) “Conservation Priorities for Resplendent Quetzals Based on Analysis of Mitochondrial DNA Control-Region Sequences”, Ornithological Applications 106 (3), p. 449–456. doi:10.1093/condor/106.3.449.
  11. (Decembro 2017) “Morphometric differentiation between subspecies of Resplendent Quetzal (Pharomachrus mocinno mocinno and P. m. costaricensis) based on male uppertail-coverts”, Bulletin of the British Ornithologists' Club 137 (4), p. 287–291. doi:10.25226/bboc.v137i4.2017.a6.
  12. (1994) “Implications of altitudinal migration for conservation strategies to protect tropical biodiversity: a case study of the Resplendent Quetzal Pharomacrus mocinno at Monteverde, Costa Rica”, Cambridge University Press 4 (2–3), p. 161–174. doi:10.1017/S0959270900002744. 73715643.
  13. (2006) “Quetzal Abundance in Relation to Fruit Availability in a Cloud Forest in Southeastern Mexico”, Biotropica 32 (3), p. 523–532. doi:10.1111/j.1744-7429.2000.tb00498.x. 86242565.
  14. (2003) “Impacts of the loss of neotropical highland forests on the species distribution: a case study using resplendent quetzal an endangered bird species”, Biological Conservation 114 (3), p. 341–349. doi:10.1016/S0006-3207(03)00054-5. Bibkodo:2003BCons.114..341S.
  15. "Resplendent Quetzal", American Bird Conservancy.
  16. (2022) “Abundance of the Resplendent Quetzal Pharomachrus mocinno (Trogoniformes, Trogonidae) in the tourist sector of a cloud forest reserve”, Neotropical Neotropical Biology and Conservation (1), p. 29–38. doi:10.3897/neotropical.17.e72273. Bibkodo:2022NeoBC..17...29G.
  17. (2016) “Birds of a Feather: Exploring the Acquisition of Resplendent Quetzal (Pharomachrus mocinno) Tail Coverts in Pre-Columbian Mesoamerica”, Human Ecology 44 (4), p. 399–408. doi:10.1007/s10745-016-9827-8. Bibkodo:2016HumEc..44..399T. 89248314.
  18. (2004) “Quetzals Bred in Captivity in Chiapas”, Frontiers in Ecology and the Environment 2 (7), p. 345. Bibkodo:2004FrEE....2..345O.
  19. 1 2 Evans, Susan Toby. (2000) Archaeology of Ancient Mexico and Central America: An Encyclopedia. Kahurangi Press, p. 265–66. ISBN 978-0-8153-0887-4.
  20. Andrews, J. Richard. (2003) Introduction to Classical Nahuatl. University of Oklahoma Press. ISBN 0-8061-3452-6.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Bildoj de kecaloj

[redakti | redakti fonton]

Retpaĝaroj

[redakti | redakti fonton]