Spomenka Štimec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Spomenka Štimec
La aŭtoro fotita en sia oficejo, somere 2007
La aŭtoro fotita en sia oficejo, somere 2007
Persona informo
Aliaj nomoj Darija Simić
Naskiĝo 4-an de januaro 1949 (1949-01-04) (75-jaraĝa)
en Orehovica
Lingvoj kroatafrancagermanaEsperanto
Ŝtataneco Kroatio
Familio
Edz(in)o
Infano sen valoro
Okupo
Okupo esperantistotradukistoverkistoesperantologo
vdr

Spomenka ŠTIMEC [spomenka ŝtimec] (naskiĝis en Orehovica la 4-an de januaro 1949) estas kroata verkistino, tradukisto, instruisto de Esperanto, kaj iama sekretario de la Esperantlingva Verkista Asocio. Ŝi estas interalie konata pro sia verkado de originalaj esperantaj libroj.

Ŝi nuntempe estas ano de la Akademio Literatura de Esperanto kaj loĝas en bieno en Kroatio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post la lernejaj jaroj ŝi translokiĝis al Zagrebo por ekstudi. En 1972 ŝi diplomiĝis pri la germana kaj franca lingvoj. En la sama jaro ŝi eklaboris profesie por Esperanto en la Internacia Kultura Servo kaj daŭrigis sian laboron tie ĝis 1994.

Ŝi eklernis Esperanton en 1964, 16-jaraĝe, per kurso gvidita de Zdenka Ivek en la gimnazio de Varaždin. Ŝi partoprenis sian unuan UK-on en Budapeŝto en 1966.

En la movado ŝi ekaktiviĝis kiam ŝi enmembriĝis en la Studenta Esperanto-Klubo de Zagrebo (1967). Ŝi poste aktivis en TEJO kaj UEA, kaj interalie organizis la IJK en Sarajevo en 1973 kaj sekretariis ĉe TEJO-kongreso en Münster en 1974. Ŝi estis estrarano de UEA pri kulturo, kaj lanĉis la Tagon de Libro dum la UK.

Ŝi tradukis por pupteatroj kaj helpis en organizo de la Pupteatra Internacia Festivalo (PIF) inter 1968 kaj 1982. Krome ŝi estis sekretario de la Kroata Esperanto-Ligo en 1995-2018[1] (kaj plue...). Sekretariino de LKK en Universala Kongreso de Esperanto en Zagreb 2001. Redaktoro de la landasocia organo Tempo 1996-2018.

Dum sia vivo ŝi gastprelegis en multaj landoj (Francio, Svedio, Irano, Koreio, Japanio). Krome ŝi gastinstruis pri Esperanto en la usona universitato Hartford. Plurfoje ŝi lekciis Esperanton en Nordamerika Somera Kursaro – NASK.

Ŝi gvidis plurajn E-kursojn en elementaj lernejoj de Zagrebo kaj Velika Gorica. Ŝi instruis mez- kaj altnivelan Esperanton enkadre de la Kroata Esperanto-Ligo dum 2003 kaj 2004.

De 1995 ŝia familia bieno Njeguš en la vilaĝo Hrašćina-Trgovišće servas por Esperanto-aranĝoj.

Verkista vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi verkis romanon, novelarojn kaj vojaĝopriskribajn rakontojn. Ŝia plej konata kaj eble plej grava verko estas la romano Ombro sur interna pejzaĝo, kiu kun delikata psikologio prezentas disiĝon de kunvivantoj. Ŝi verkis por pluraj revuoj, i.a. por la magazino MONATO. Dum pluraj jaroj ŝi uzis Esperanton kiel hejman lingvon.

Pluraj el ŝiaj vojaĝopriskribaj rakontoj estis disaŭdigitaj en la Kroata Radio.

Prezentoj de Esperanto[redakti | redakti fonton]

En 2004 ŝi prezentis al la kroatia Ministerio pri eksterlandaj aferoj kroatajn verkojn tradukitajn per Esperanto en la ĉinan, persan kaj japanan lingvojn. Oni akceptis ŝin kaj gratulis al esperantistoj pro la laboro farita en la kultura kampo. [2]

Distingoj[redakti | redakti fonton]

En 1994 Spomenka Štimec estis honorigita per FAME-premio.

En 2009 ŝi ricevis OSIEK-premion por la verko Kroata Milita Noktlibro.

En 2010 ŝi ricevis en Havano diplomon de UEA por arta agado.

En 2011: Diplomo pri Elstara Arta Agado.

En 2017 ŝi gajnis literaturan premion „Viktor Jorgovanić“ por sia kroatlingva verko „Dom u Srednjoj Europi“.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Ombro sur interna pejzaĝo (romano 1984; 2a eld. 1996) — ISBN 88-7036-019-9
  • Tibor Sekelj. Pioniro de la dua jarcento (skiza biografio, 1989)
  • Nesenditaj leteroj el Japanio (persona vojaĝraporto 1990)
    • Aperis tradukoj al la ĉina kaj la japana
  • Vojaĝo al disiĝo (noveloj 1990) — ISBN 963-571-106-9
  • Geografio de miaj memoroj (vojaĝraportoj 1992) — ISBN 3-85182-009-6
  • Kroata milita noktlibro (noveloj 1993) — ISBN 3-85182-011-8
    • japana traduko aperis en 1993
    • germana traduko aperis en 1994
    • franca traduko aperis en 2004
    • ĉina traduko aperis en 2007
    • islanda traduko aperis en 2009
    • angla traduko (Croatian War Nocturnal, Phoneme Media, angligo de Sebastian Schulman) aperis en 2017
    • itala traduko aperis en 2021
  • Tena: hejmo en Mezeŭropo (familia kroniko 1996)
    • Dom u Srednjoj Europi (kroatlingva, 2016)
  • La Aŭstralia Pupo (noveloj kun sonkasedo, 1997)
  • Gastamo (teatraĵo 1982)
  • Virino kiu Flustris en Uragano (teatraĵo 1986)
  • Tilla (romano 2002)
    • japana traduko aperis en 2005
  • Hodler en Mostar (romano 2006)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Zlatko Kirilić: Ovo (pupteatraĵo, Zagreb 1989, versojn Lucija Borčić)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.