Spongokukurbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
spongokukurbo
Luffa aegyptiaca Blanco2.334-cropped.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Kukurbaloj Cucurbitales
Familio: Kukurbacoj Cucurbitaceae
Genro: Luffa
Specio: L. aegyptiaca
Luffa aegyptiaca
Mill.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Spongokukurbo, egipta lufao (Luffa aegyptiaca, ofte ankaŭ L. cylindrica) estas utilplanto de la Malnova mondo, kiu apartenas al la familio de la kukurbacoj (Cucurbitaceae).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La spongokukurbo estas kiel ĉiu specio de la genro Luffa ĝis 15 m longa, rampanta aŭ vertikale kreskanta grimpplanto. La tigo estas kvineĝa kaj iomete hara. La folioj estas grandaj (ĝis 18 cm × 23 cm), kaj havas 1–15 cm longajn pedunklojn. Ili estas lobaj kaj havas blankajn ĝis argentajn makulojn en la disbranĉejoj de la nervaturo. La grimpotigo estas tri- ĝis kvinfoje dividita.

habito

La masklaj floroj staras en grapoloj kun 7 ĝis 32 longaj, fajne haraj pedunkloj. La pedunklo longas tri ĝis 12 mm, ankaŭ kun haroj. La brakteoj estas kunkreskitaj kun la pedunkloj kaj longas du ĝis ses mm. La lortuboj estas fajne haraj kaj longas tri ĝi sep mm. La finoj de la sepaloj longas 9–14 mm kaj estas triangulaj, pintaj kaj kelkfoje kun glandoj. La korolo estas forte flava, la petaloj longas 2–4,5 cm kaj larĝas 1–3,5 cm. Plej ofte ekzistas kvin stameno, malofte tri.

La inaj floroj staras unuope ĉe 2,5–14,5 cm longaj pedunkloj. La karpelo estas 20–40 mm longa kaj 2 ĝis sep mm larĝa, cilidroforma kaj dense hara. La korolo samas kiel la maskla floro.

La frukto grandas (6–35) cm × (2,5–6) cm. Kultivataj ekzempleroj havas averaĝan longecon de 60 ĝis 80 cm. Ekzistas ankaŭ pli grandaj ekzempleroj, se la grundo estas sufiĉe fekunda. La formo varias inter elipsoida kaj cilindroforma. La semoj estas (10–15) mm × (6–11) mm × (2–3) mm grandaj. La surfaco estas nebrile nigra kaj glata.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

Naturaj formoj kreskas en suda Mezazio ĝis nordorienta Aŭstralio kaj en la sudpacifika regiono. Kultivataj formoj krekas ĉie en la tropikoj. Tie ili kreskas apud riveroj en areoj ĝis 1.000 m super aernivelo.

Kultivado[redakti | redakti fonton]

sekco tra la endokarpo = spongo

La spongokukurbo preferas fekundan, acetetan ĝis neŭtralan grundon en sunriĉaj, varmega-humidaj tropikoj. La plej gravaj produktolandoj estas Egiptio, Koreio, Ĉinujo, Gvatemalo, Kolombio kaj Paragvajo.

Ekzistas granda kvanto de landrasoj kaj kultivaroj. En Ĉinujo ekzitas granda diverseco; tie la kultivaroj kun longaj fruktoj kiel 'Xian-si-kua' (鲜丝瓜 Xiānsīguā) kaj 'Hu-Lu-qing' (葫芦 Húlu), kiel fruktoj longas ĝis 150 cm.

Nematurajn fruktojn oni rikoltas 40 ĝis 80 tagojn post la dissemado, maturaj fruktoj tri monatojn pli poste.

Utiligado[redakti | redakti fonton]

En la okcidento la spongokukurbo nur estas uzata kiel spongo (lufa-spongo): la fibra interno de la maturaj fruktoj (endokarpo) estas uzata kiel masaĝa kaj banspongo. En Azio la spongokukurbo estas uzate ĉefe kiel legomo: La junaj, nematuraj fruktoj estas uzataj en la azia kuirarto, simile kiel legomkukurbo. Pro la alta enhavo de vitamino C la frukto estas relative saniga.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Apud la nomo Luffa aegyptiaca ekzistas ankaŭ la nomo Luffa cylindrica (L.) ROEM. .[1] Pliaj sinonimoj estas Momordica luffa L. kaj Momordica cylindrica L., ambaŭ nomoj publikigitaj de Linné en lia verko Species Plantarum, 1753.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

listo de legomoj

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • R. W. Robinson, D. S. Decker-Walters: Cucurbits. CAB International, Wallingford 1997, S. 94–97, ISBN 0-85199-133-5
  • C. Jeffrey: Luffa cylindrica. In: Flora Zambesiaca, Band 4, 1978 (online)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. B. G. Schubert: Report of the Standing Committee on Stabilization of Specific Names. Taxon, Band 24, 1975, S. 171–177.