Sportistoj el Rusio en la Somera Olimpiko 2020

El Vikipedio, la libera enciklopedio
emblemo de la olimpiko 2020
emblemo de la olimpiko 2020

La 9-an de decembro 2019, la Monda Kontraŭdopa Agentejo malpermesis Rusion de ĉiuj internaciaj sportoj dum kvar jaroj post kiam ĝi trovis ke datumoj provizitaj de la Rusa Kontraŭdopa Agentejo estis manipulitaj de rusaj aŭtoritatoj kun celo protekti atletojn implikitajn en ĝia ŝtate subvenciita dopa skemo.

Rezulte ne permesiĝis oficiala rusia teamo en la Somera Olimpiko 2020. Tamen kompromise oni cedis, ke sportistoj el Rusio povas aliĝi al la evento tra perado de la Rusia Olimpika Komitato en Moskvo, kiu konsidereblus integra parto de la Internacia Olimpika Komitato (IOK) en Laŭzano kaj ne havus ajnajn kontaktojn kun la registaro de Rusio kaj sia ŝtate subvenciita dopa skemo, kvankam ĝuste en decembro 2017 la Rusa Olimpika Komitato estis suspendita fare de la Internacia Olimpika Komitato pro (!) ĝia partopreno en la ŝtata subvenciita dopa programo. La 28-an de februaro 2018, post fino de doptestaj kontroloj por rusaj atletoj kiuj partoprenis la Vintran Olimpikon 2018, la IOK reinstalis la Rusian Olimpikan Komitaton, malgraŭ du testoj kiuj konfirmis dopadon. La tuto do montras nekonvinke malklaran sintenon de la IOK rilate al sportistoj, la nacia komitato kaj la registaro de la Rusia Federacio.

Dum la olimpiko en Tokio, pro la kronvirusa pandemio prokrastita al la 23-a de julio ĝis la 8-a de aŭgusto 2021, kvankam la evento tenis en sia oficiala nomo la jaron "2020", la rusia teamo simbole uzis apartan flagon de la nacia komitato, kiu havis olimpikan flamon en la formo de blankaj, bluaj, kaj ruĝaj strioj (simbolante la trikoloran nacian flagon) kaj la kvin olimpikaj ringoj. Kiel anstataŭaĵo de la nacia himno, la rusa delegacio volis la popolkanton Katjuŝa, kiu estis malaprobita fare de la Sporta Tribunalo. Anstataŭe, parto de la pianokonĉerto n-ro 1 de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij iĝis la anstataŭa nacia himno.

Sume 335 sportistoj el Rusio partoprenis en 30 sportaj disciplinoj. Ili akiris 20 orajn, 28 arĝentajn kaj 23 bronzajn medalojn. Sume la rusiaj sportistoj grupe havis la 5-an rangon en la olimpiko. Tenanto de la flago de la nacia komitato estis la skermistino Sofija Velikaja (Софья Великая) kaj la flugpilkisto Maksim Miĥajlov (Максим Михайлов) dum la malferma ceremonio respektive la etne avara liberstila luktisto Abdulraŝid Sadulajev (Абдулрашид Садулаев/ГІабдулрашид Садулаев) dum la ferma.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]