Sporto en Kubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kuba boksisto, trifoje olimpika ĉampiono, Teófilo Stevenson (1952-2012), en 1985.

Sporto en Kubo estas grava afero kaj tiel estis agnoskita je internacia nivelo kiel sporta potenco. Volejbalo, basbalo, korbopilko, bokso, luktado, velado kaj piedirado esta la plej popularaj sportoj en tiu lando. Kubo partoprenis en 20 okazoj de Someraj Olimpikoj, pri kio la lando havas la 18an rangon en la historia medalaro de la Olimpikaj Ludoj kaj la 2an ene de la landoj de Ameriko, superita nur de Usono. La plej altaj rezultoj estis la 3a en San Luis 1904, la 4a en Moskvo 1980 kaj la 5a en Barcelono 1992. La lando atingis totalon de 220 medaloj: 77 de oro, 69 de arĝento kaj 74 de bronzo. En Tutamerikaj Ludoj Kubo estas la 2a en la historia medalaro (post nur Usono) kaj en Centramerikaj kaj Karibiaj Ludoj estas en la 1a rango.

Je la venko de la kuba revolucio, en Januaro 1959, en Kubo ekzistis ĉirkaŭ 800 instruistoj de fizika ekzercado, kio malpliiĝis konsiderinde pro la posta elmigrado de profesiuloj al Usono. Pro tio la nova reĝimo decidis jenon:

La kuba atleto Javier Sotomayor (1967-) tutmonda rekordisto kun 2,45 m de altosalto.
  • Fondo de specifaj institucioj kiel INDER (Instituto Nacional de Deportes Educación Física y Recreación), kaj la ESEF (Escuela Superior de Educación Física).
  • Laŭ la principo de malkomercigo de sporto oni nuligis la profesian sporton en 1962.
  • Oni diskonigis la moton La sporto kiel rajto de la popolo, konvertita en principo de la Revolucio, kun fokuso al la formado kaj plibonigo de fakuloj pri sporto.
  • La malpermeso de la profesia sporto kondukis al dizerto de kelkaj famaj kubaj atletoj interesitaj en salajroj proponitaj de okcidentaj landoj. Eĉ tiel, la atingoj de la kuba sporto estis rimarkindaj: kvankam Kubo neniam atingis olimpikan ormedalon inter 1906 kaj 1968, ĝi akiris 31 inter 1972 kaj 1992.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]