Sprango

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rekonstruaĵo de saksa harreto el la 6-a jarcento (Hellen Schmidt).

Sprango estas manlabora tekniko por krei flekseblan plektaĵon el paralele streĉitaj fadenoj. La retsimila plektaĵo estas streĉebla kaj povas utili kiel harreto, sakozono.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto sprango defenas el la sveda lingvo. Sprango estas tekniko en kiu oni uzas, kontraŭe al teksado nur sistemon de paralele streĉitaj fadenoj, ne vefton. Per kruciĝo aŭ turniĝo de fadenoj aŭ fadenaroj oni obtenas elastan, pli aŭ malpli densan plektaĵon.

Temas pri varpotekniko kun aktiva varpo. Laŭ la kruciĝo de diversaj varperoj kreiĝas diversaj ligoj aŭ formoj.

Tekniko[redakti | redakti fonton]

Kiel helpilo por krei sprangoplektaĵojn necesas fiksilo por la varpfadenoj. Ne necesas havi teksmaŝinon aŭ tekskadron, sufiĉas malalte pendanta branĉo, du seĝodorsoj aŭ simpla ortangula kadro. Plej ofte la varpo estas streĉita inter du maldikaj bastonoj aŭ ŝnuroj. Oni fiksas ilin je dezirata distanco, kaj poste volvas la fadenon egalstreĉite ĉirkaŭ la bastonoj. La komenco kaj la fino de la fadeno estas nodita al la supera bastono.

La fadenoj situantaj antaŭ la bastonoj estas krucigitaj kun la malantaŭaj. Tiel kreiĝas super kaj malsuper la laborpozicio kruciĝoj. Helpe de la fingroj aŭ de bastoneto, tiuj kruciĝoj estas puŝitaj al la finoj de la varpo. Plilaborante la plektaĵo kreskas de ambaŭ flankoj ĝis la mezo. Fine la lasta vico estas metita sur rubando aŭ la retmaŝoj interligitaj por malhelpi malplektiĝon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Rekonstruaĵo de harreto el la tombo de Skrydstrup. En la muzeo Haderslev, Danio.
Rekonstruaĵo de harreto de la marĉokadavro de la virino de Arden el Danio (Chris Wenzel).

Eŭropo kaj Nordafriko[redakti | redakti fonton]

3000 – 1500 a.K.[redakti | redakti fonton]

La plej malnovaj indicoj pri sprangoplektaĵoj estas el la neolitiko. Sur la malsupera parto de kelkaj argilvazoj el Rietzmeck, Roßlau, Germanio, troviĝas premspuroj de la plektaĵo sur kiu ili staris dum sekiĝo. Laŭ la strukturo temas verŝajne pri sprangaĵo.

1400 – 1300 a.K.[redakti | redakti fonton]

La plej malnova ekzistanta sprangaĵo estis trovita en 1871 en bronzepoka tumulo en Danio. En la tombo de la virino de Borum Eshoj, apud Århus, troviĝis tute konservita harreto el fajna lano. Ankaŭ en la samepoka virintombo de Skrydstrup troviĝis kompleta harreto.

800 – 500 a.K.[redakti | redakti fonton]

Du aliaj trovaĵoj devenas de la danaj marĉoj el la Hallstatt-epoko: la marĉokadavroj de la virino de Haraldskær kaj de la virino de Arden portis apud aliaj vestaĵoj lanajn harretojn.

500 – 50 a.K.[redakti | redakti fonton]

El la La-Tène-epoko ekzistas ne nur fragmento el hispana tombo, kiu estis verŝajne farita per sprangotekniko, sed ankaŭ el la tombo de la princo de Glauberg. [1]

Ĉ. 100[redakti | redakti fonton]

En rubejo de la romia setlejo Vindonissa, Svislando, estis trovita lana resto de - verŝajne - harreto.

400 – 700[redakti | redakti fonton]

La plej granda nombro de trovitaj sprangaĵoj devenas el koptaj tomboj. Oni elfosis ilin ekde 1880 en Egiptio, ĉefe ĉirkaŭ Achmim. Oni trovis bone konservitajn kapvestaĵojn kaj sakojn el naturlasitaj lino aŭ farbita lano. Teknike, la koptaj sprangaĵoj estas tre evoluintaj kaj komplikaj.

Tiaj esceptaj trovaĵoj eblis, ĉar la koptoj entombigis siajn mortintojn tute vestitaj kaj kun multaj aferoj el la ĉiutaga vivo. La tomboj estis fositaj super la inundebla regiono de la Nilo en seka sablo, tiel ke la organa materialo apenaŭ riskis putrigon per bakterioj. Tial bone konserviĝis lano, lino, ledo kaj ligno.

6-a jarcento[redakti | redakti fonton]

En marĉo ĉe Tegle, Norvegio estis trovitaj paro de lanaj sprangaj krurumoj / gamaŝoj. La surfaco estas dekorita per trianguloj. La gamaŝoj iras de la maleolo ĝis la genuo, ne entenas la piedon kaj estas faritaj kiel tuboj.

Ĉ. 850[redakti | redakti fonton]

El la ŝiptombo de Oseberg ekzistas ligna kadro, kiu eble utilis kiel plektokadro por sprangaĵoj.

En York estis trovita gamaŝo simila al tiuj el la 6-a jarcento, ĝi estas el lano kaj havas striojn.

Malgrandaj restoj de sprangaĵoj estis trovitaj en diversaj tomboj en Birka, Svedio.

Ameriko[redakti | redakti fonton]

1100 a.K.[redakti | redakti fonton]

Ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en Sudameriko oni uzas la sprangoteknikon. En 1957 estis trovitaj kelkaj cilindraj sakoj kaj diversaj restaĵoj el kotono en Asia, ĉe la perua marbordo. Ili devenas el la malfrua, antaŭ-argila epoko.

500 – 300 a.K.[redakti | redakti fonton]

Du sprangaĵrestaĵoj, kiuj eble estis partoj de kapvestaĵoj, devenas el la tomboj de Paracas Cavernas, Peruo. Ambaŭ estas el oranĝkolora lano kaj ornamitaj ĉie de fiŝoj, serpentoj kaj birdoj.

300 a.K. – 500 p.K.[redakti | redakti fonton]

El la Nazca-epoko en Peruo ekzistas multaj sprangaĵoj. Oni trovis ilin ĉe la urbo Nazca. La produktoj estis tre diversaj de simplaj sakoj aŭ poŝoj ĝis fajnaj komplikaj ŝaloj

1100 – 1300[redakti | redakti fonton]

Mallarĝa rubando el kotono devenas el Mule Creek Cave en Nov-Meksiko.

En Tonto Monument, Arizono, estis trovita ĉemizo kun komplika truaĵo. Ĉe la malsupera bordo troviĝas franĝoj. Verŝajne la antaŭa kaj la malantaŭa parto estas duonoj de la sama sprangaĵo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Annemarie Seiler-Baldinger Systematik der Textilen Techniken Wepf & Co, Basel 1991
  • Peter Collingwood The Techniques of Sprang Faber & Faber Books, London 1974
  • Margrethe Hald Ancient Danish Textiles from Bogs and Burials National Museum of Denmark, Kopenhagen 1980 (Seite 245 ff.: Sprang)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [Das Rätsel der Kelten vom Glauberg, Stuttgart 2002 / Ein frühkeltischer Fürstengrabhügel am Glauberg im Wetteraukreis, Wiesbaden 1996]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]