Spurelemento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Spurelemento (foje nomataj Oligoelemento) estas elemento, kiu ĉeestas en tre malgranda koncentriĝo aŭ kvanto. La preciza difino varias inter disciplinoj, kaj tial la listo de spurelementoj estas malsama laŭ la menciita kampo.

  • En nutrado - la oligoelementoj, ankaŭ nomitaj mikromineraloj, estas esencaj mineraloj (en sia biologia signifo, ne geologia ) kiuj konsistigas nur 0,01% de la korpopezo, kaj estas necesaj por la korpo en kvantoj de kelkaj miligramoj aŭ eĉ malpli tage. La oligoelementoj estas: fero, zinko, kupro, mangano, jodo, kromo, seleno, molibdeno, vanado kaj kobalto. Krome, estas ĉirkaŭ naŭ pliaj elementoj, kiuj troviĝas en tre malgrandaj kvantoj en la homa korpo kaj nomiĝas mikronutraĵoj (ultra spuraj elementoj) [1][2].
  • En geologio - el ĉirkaŭ cent elementoj kiuj ekzistas en la naturo, nur ok elementoj konsistigas 98% de la maso de la terkrusto. La ok elementoj estas: oksigeno, zinko, aluminio, fero, kalcio, natrio, kalio kaj magnezio kaj ili estas nomitaj ĉefaj elementoj. La aliaj elementoj kiuj konsistigas nur 2% estas nomitaj spurelementoj.

La listoj ne interkovras. Male, dum fero estas konsiderata spurelemento en nutrado, ĝi ne estas tiel en geologio. Dum en nutrado estas ĉirkaŭ 18 spuraj kaj mini-spuraj elementoj, en geologio estas pli ol 80 tiaj elementoj.

En biokemio[redakti | redakti fonton]

En biokemio, oligoelementoj estas uzitaj por substancoj kiuj devas ĉeesti en organismo en tre malgrandaj kvantoj por disponigi normalan kreskon, evoluon kaj fiziologion. Oligoelementoj en plantoj estas ofte nomitaj mikronutraĵoj [3][4].

En la homa korpo[redakti | redakti fonton]

Oligoelementoj en la homa korpo estas mineraloj, kiuj troviĝas en kvantoj ekvivalentaj al fero ; t.e. 4 gramoj aŭ malpli.

Fero (Fe) estas ĉefe grava por oksigentransporto, kie ĝi estas grava komponanto de la hemoparto de hemoglobino [5]. Fero ankaŭ estas parto de la citokromoj, grupo de enzimoj trovitaj en ĉiuj ĉeloj, kiuj partoprenas en la konvertiĝo de energio el karbonhidratoj, grasoj kaj proteinoj ( ATP ) [6].

Alie, la homa korpo kutime bezonas kaj enhavas la sekvajn spurelementojn: Jodo, fluoro, zinko, kupro, kromo, kobalto, molibdeno, mangano, silicio, nikelo, stano, vanado kaj arseniko.

Kelkaj substancoj ankaŭ estas bezonataj en pli malgrandaj kvantoj kaj tial estas nomitaj mikro- aŭ ultra-spuraj substancoj. Necesaj spurelementoj estas, ekzemple, boro, nikelo kaj silicio, dum kelkaj aliaj elementoj kiel ekzemple germanio kaj titanio estas pridisputitaj [7].

Plenkreskulo bezonas malgrandan kvanton da tiaj mineraloj ĉiutage, alie ĝi povas kaŭzi mankomalsanojn. La ĉiutaga postulo varias laŭ la substanco engaĝita. Troaj kvantoj de ĉi tiuj substancoj estas venenaj. Se la konsumado de spuroj estas tro malalta, ĝi povus havi efikojn sur la sano. Troaj kvantoj en la plej malbona kazo kaŭzos veneniĝon [8].

Se eblus kolekti la korpan enhavon de spursubstancoj, ĝi ne estus multe pli ol kulereto, sed tiuj substancoj estas tamen tre gravaj por ke multaj diversaj procezoj en la korpo povu funkcii normale. Por kovri bezonojn de spurelementoj, plej bone estas havi multflankan dieton.

Por tiuj, kiuj ne havas sufiĉe multflankan dieton, granda nombro da dietaj suplementoj estas ofertitaj en pilolopocio, kiuj povas esti prenitaj laŭbezone. La sanaj aŭtoritatoj publikigis informojn pri kiuj kvantoj estas rekomenditaj. Ĉi tiuj devas esti deklaritaj sur la pakaĵo en la formo de la rekomendita ĉiutaga dozo/maksimuma dozo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2016-06-28) “Nutritional Aspects of Essential Trace Elements in Oral Health and Disease: An Extensive Review”, Scientifica (en) 2016, p. 1–12. doi:10.1155/2016/5464373. 
  2. Definition of Trace element (angle). Alirita 30 June 2023.
  3. Bowen, Humphrey John Moule. (1966) Trace elements in biochemistry. Academic Press. ISBN 9780121209506.
  4. (December 2011) “Trace element trophic transfer in aquatic food webs”, Hidrobiológica 21 (3), p. 239–248. Alirita 5 November 2018.. 
  5. Essential Elements for Life. Alirita 2023-02-13.
  6. What are Trace Elements ?. Arkivita el la originalo je 2023-02-18. Alirita 2024-03-19.
  7. Shier, Butler, Lewis, David, Jackie, Ricki. (2016) Hole's Human Anatomy Fourteenth Edition. New York: McGraw Hill Education, p. 59. ISBN 978-0-07-802429-0.
  8. (November 2022) “Essential metals in health and disease”, Chem Biol Interact 367, p. 110173. doi:10.1016/j.cbi.2022.110173. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]