Ŝravastio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sravasti)
Ŝravastio
antikva urbo • ĉefurboarkeologia loko [+]
Koordinatoj27° 31′ 1″ N, 82° 3′ 2″ O (mapo)27.51707382.050619Koordinatoj: 27° 31′ 1″ N, 82° 3′ 2″ O (mapo)

Ŝravastio (Utar-Pradeŝo)
Ŝravastio (Utar-Pradeŝo)
DEC
Ŝravastio
Ŝravastio
Lokigo de Utar-Pradeŝo en Barato

Map
Ŝravastio
Vikimedia Komunejo:  Shravasti [+]
vdr
Ŝravastio
(श्रावस्ती (Śrāvastī))
Sāvatthī
urbo
La ruinoj de Mūlagandhakuṭī, la kabano de la budho Gotamo ĉe la bikŝuejo ĉe la Ĝetavano.
Ŝtato Barato Barato
Subŝtato Utar-Pradeŝo
Regiono Distrikto Ŝravastio
Koordinatoj 27° 31′ 1.5″ N 82° 3′ 2.2″ O / 27.517083 °N, 82.050611 °O / 27.517083; 82.050611 (mapo)
Horzono UTC+5:30
Situo de la urbo enkadre de Barato
Situo de la urbo enkadre de Barato
Situo de la urbo enkadre de Barato
Vikimedia Komunejo: Shravasti

Ŝravastio estis urbo en antikva Barato kaj unu el la ses pli grandaj urboj en Barato dum la tempo de la budho Gotamo. La urbo troviĝis en la Indus-Ganga Ebenaĵo, nun en Divapatan, Utar-Pradeŝo, proksime de la okcidenta rivero Raptio, ĉ. 170 kilometrojn nordoriente de Laknaŭo. Ĝi estas asociita kun la vivo de la budho Gotamo, kiu pasigis 24 pluvrifuĝojn tie.

Ĝi estis la ĉefurbo de la raĝlando Kosalo de la –6-a jarcento ĝis la 6-a jarcento. La ĝajnisma templo Sobhanath onidire estas la naskiĝloko de la tirtankaro Sambavanato en ĝajnismo. Laŭ la bikŝuo Nagarĝuno, la urbo havis loĝantaron de 900,000 homoj en la –5-a jarcento kaj havis eĉ pli da loĝantoj ol la ĉefurbo de Magado, Raĝagriho.

Ĝetavano, unu el la ĉefaj bikŝuejoj de la budho Gotamo, estis proksime de Ŝravastio.

Ĉi tie la budho Gotamo faris la miraklon en Ŝravastio.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Mahabarato, Ŝravastio estas nomita honore la legendan raĝon Śrāvasta. Laŭ budhisma tradicio, la urbo nomiĝis Sāvatthī, ĉar la saĝulo Sāvattha loĝis tie.

Altreliefo en Sanĉio reprezentanta procesion de Prasenaĝito el Kosalo eliranta el Ŝravastio por renkonti la budhon Gotamon.