Sremska Mitrovica

Sremska Mitrovica | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
setlejo cadastral municipality of Serbia (en) ![]() ![]() | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 22000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 44° 58′ N, 19° 37′ O (mapo)44.9719.6125Koordinatoj: 44° 58′ N, 19° 37′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 82 m [+] | ||||
Areo | 48 km² (4 800 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||





Sremska Mitrovica, (cirile Сремска Митровица; kroate Srijemska Mitrovica, germane Syrmisch-Mitrowitz, hungare Szávaszentdemeter, latine Civitas Sancti Demetrii) estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Srem (regiono). Ankoraŭ 25 vilaĝoj apartenas al la municipo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: km²
- Loĝantaro: 39000[kiam?]
- Poŝtkodoj: 22000, 22101, 22103, 22111, 22113
- Telefonprefikso: 22
- Aŭtokodo: SM
Situo
[redakti | redakti fonton]Sremska Mitrovica situas sur ebenaĵo, laŭ ambaŭ bordoj de Sava (rivero) (precipe en la maldekstra bordo), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Beogrado-Zagrebo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Komence keltoj vivis tie, poste la romianoj havis tie tre gravan urbon nomatan Colonia Flavia Sirmium. Post disvolviĝo de la kristanismo la urbo iĝis episkopejo. En la 5-a jarcento la hunoj konkeris la urbon, poste alvenis diversaj nomadaj triboj. En 582 la avaroj plene detruis la urbon, poste la bulgaroj refondis la episkopejon. Hungaroj alvenis en 896 kaj la urbo apartenis foje al hungaroj, foje al Bizanco. En 1180 la bizancanoj foriris, la hungaroj konstruis fortikaĵon el la abatejo. En la 1520-aj jaroj la turkoj konkeris la urbon, la hungaroj rifuĝis, serboj alvenis. Post la turkoj la urbo estis parto de limgarda zono de Habsburga Imperio. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la urbo estis distriktejo de distrikto Mitrovica en Szerém. Poste la urbo apartenis al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Inter 1941-1945 la urbo apartenis al tiam sendependa Kroatio. En 2002 loĝis en Sremska Mitrovica 39094 da homoj, (serboj 31127 (80 %), kroatoj 2130 (5 %), jugoslavianoj 961 (3 %), rutenoj 620, hungaroj 524 (1 %) kaj aliaj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- ruinaĵoj de baziliko
- muzeo
- preĝejo omaĝe al Sankta Demetrio
- grekokatolika preĝejo
- romkatolia preĝejo
- kapelo omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario)
- preĝejo omaĝe al martiroj
- en la proksimeco Nacia parko Fruŝka Gora
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- András Petrich, hungara oficiro
- Božidar Milojković, aŭtoro de bildrakontoj kaj scenaristo
- Robert Frangeš-Mihanović, skulptisto